Igualada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Igualada estas la ĉefurbo de la komarko Anoia. Ĝi situas je ĉ. 60 km okcidente de Barcelono, en la interno de Katalunio kaj disetendiĝas ĉe la maldekstra flanko de la rivero Anoia, je ĝia meza fluvojo. La ĉefaj laborokupoj de Igualada estis tradicie la teksa, la papera kaj la leda industrioj sed, en la lastaj jaroj, la teksa sektoro suferis gravan krizon. La urbo ankaŭ elstaras pro tio, ke ĝi havas la solan fabrikon de flugbalonoj en tuta Hispanio, nome Ultramagic.


Historio[redakti | redakti fonton]

En la komenco ĝi estis setlejo kiun historiistoj datigas je la jaro 1003. Plej menciinda konstruaĵo estas preĝejo dediĉita al Sankta Maria, iel rilata al la Monaĥejo de Sant Cugat. La teritoriajn limojn de Igualada konturis la feŭdaj posedaĵoj de Ódena, apartenantaj al la Sinjoroj de Montbui kaj Claramunt, en la antikva kruciĝo de la vojoj al Barcelono kaj Ilerdo (Lleida). La unuaj konataj urbomuroj datiĝas, plejeble, je la 12a jarcento. Igualada pliampleksigis siajn limojn dum la 14a jarcento, aldonante novajn konstruaĵojn en la okcidenta sektoro, la t.n. Raval de Capdevila. La muregoj plustaris ĝis la 18a jarcento, post sia ampleksigo en la 15a jarcento. Fine de la 18a jarcento oni konstruis la kvartalojn Sant Agustí kaj Soledat, preter la urbomuroj. Ankaŭ en tiu jarcento oni konstruis la novajn ledlaborejojn.

Jam en nia epoko, en 1925, Igualada plilongigas la municipajn limojn per aĉetado de teritorio al Ódena. Tio permesis poste sian ekspansion. Dum la frankisma periodo, la granda enmigrado venanta el la duoninsulo provokis la kreadon de laboristaj kvartaloj kiaj Fàtima, Sant Crist kaj Montserrat.

En 1984 oni aprobis la Pla Especial de Millora Urbana "Les Comes 2" (Speciala Projekto por Urba Pliboniĝo). Ĝi signifis la kreadon de nova kvartalo kun pli kvalitaj vivkondiĉoj. La projekto estis pliampleksigita en 1988.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Igualada Esperanto-Societo Komence de 1907 oni kreis en Igualada la Igualada Esperanto-Societo-n, kies sidejo situis en la urbocentro. Dum la inaŭguro paroladis la pilernejaj instruistoj Pubill i Lliró (el Sabadell), Gomis, Cardús (el Capellades) kaj Solsona. La 15an de novembro, la direktoro de la Ateneu Igualadí, Francesc de P. Bedós prelegis pri la utileco de esperanto por la laborista klaso, en la ripozsalono de la institucio antaŭ multe da ĉeestantoj. En la sekvanta tago oni organizis la unuajn klasojn de esperanto en la Ateneu. Februare de 1908 ili eldonas la revuon Stelo Kataluna la dua tiutipa gazeto publikigita en Hispanio. La unua estis La Suno Hispana. En oktobro oni kreas, en la Ateneu mem, sekcion de Esperanto, al kiu tuj aliĝas la membroj de IE-Societo. En la sama monato komenciĝas dua kurso de Esperanto kaj la sekcio de la Ateneu proponas premion kadre de la Internaciaj Floraj Ludoj okazontaj en Barcelono. Tiun premion gajnis la sviso Jaume (Jakobo) Schmid. Alia premiito de tiu literatura konkurso estis la fama kataluna verkisto Carles Riba.

Stelo Kataluna Komence de la 20a jarcento, la esperanto-movado forte disvastiĝis plurloke en Katalunio. En Igualada tio rezultis en la publikado de modernismo-stila revuo nomata Stelo Kataluna, kies ĉefredaktoro estis Johano Llansana. En ĝi publikiĝis artikoloj pri arto, scienco kaj esperanto-movado. Oni povas aliri kelkajn ciferecajn ekzemplerojn tra la arkivo-servo de Diputació de Barcelona: http://www.diba.es/xbcr/ (ŝlosilvortoj: esborrar=viŝi; buscar=serĉi) Biografaj notoj: Johano Llansana Bosch. Filo de Fransesc Llansana elstaris pro siaj konoj pri teksotekniko. Estis magistratano kaj ĵurnalisto en Igualada. Liaj artikoloj troveblas en la jenaj revuoj: Revista Astronómica, Catalunya Tèxtil, El Ateneo, El Eco de la Industria, Stelo Kataluna, Pàtria, L'Ateneu, L'Eco d'Igualada i El Igualadino. Johano estis unu el la fondintoj de la Federació Patronal (federacio de labormastroj) en Igualada. Li intervenis por mildigi la konfliktojn okaze de la tiutempaj laboristaj kaj sociaj tensioj. En Ateneu Igualadí de la Classe Obrera li estis instruisto kaj direktoro de la Lernejo pri Teorio de la Teksaĵoj kaj li ankaŭ kreis kaj gvidis la Enciklopedian Sekcion. Krom tio, Johano tre ŝatis astronomion kaj liaj artikoloj ricevis la gratulrekonon de la elstara astronomo Comas i Solà.

5a provinca renkontiĝo En 1963 okazis en Igualada la 5a Provinca Renkontiĝo de Esperantistoj. La ĵurnalo Diari d'Igualada intervjuis al unu el la ĉefaj disvastigantoj de Esperanto en la urbo, s-ro Josep Castelltort Riba. Laŭ lia informo, tiumomente estis en Igualada dekduo da esperantistoj, el kiuj almenaŭ kvin flue parolis la lingvon. Ankaŭ laŭdire de Castelltort, la nombro de esperantistoj en Hispanio estis ĉ. 50.000. Inter la programeroj de la renkontiĝo staris meso en Esperanto ĉe la preĝejo de la Piaj Pastroj, hispanlingva prelego ĉe la Supera Ledteknika Sindikat-Lernejo kaj frateca bankedo.

'Ĝemeliĝoj'


Igualada ĝemeliĝis kun la jenaj urboj: Guimaraes (Portugalio), Lecco (Italio), Nueva Esperanza (El Salvadoro) kaj Alcántara (Hispanio).

Vizitindaj lokoj[redakti | redakti fonton]


Igualada tombejo

Inter 1985 kaj 1994 oni konstruis la novan tombejon, kiu gajnis en 1996 la prestiĝan premion FAD pri arkitekturo. Respondecas pri ĝia konstruado la arkitektoj Enric Miralles kaj Carmes Pinós. Enric mortis en 2003 pro cerba kancero kaj estis enterigita en la tombejo de li mem kunplanita kaj finkonstruita.

Komarka Muzeo

La Igualada Komarka Studcentro, fondita en 1947, estis la unua iniciato kiu instigis al disaranĝado de muzeeca substrukturo en Igualada kaj ĝia regiono. Sekve de tiu iniciato oni inaŭguris la Muzeon de la Urbo de Igualada en 1949. La sidejo de la Muzeo estis la Lernejo Garcia Fosses. Inter la temoj kaj sekcioj troveblis naturaj sciencoj, arkeologio, artoj antikva kaj moderna, lokaj historio kaj folkloro kaj komarka kartografio.

En 1954, inaŭguriĝis la Museu monogràfic de la Pell (Muzeo specifa pri Ledo), unika en Hispanio kaj la tria de Eŭropo. La Salonoj pri Tekso de la Muzeo de la Urbo inaŭguriĝis en 1955. Ili entenis industrian maŝinaron, teksajn fibrojn kaj materialojn, ŝtofspecimenojn, miniaturojn, dioramojn kaj teknikan dokumentaron.

Kulmine de tiuj ĉi aranĝoj, en 1982 oni kreis la municipan kaj publikan fondaĵon Museu Comarcal de l'Anoia (Komarka Muzeo de Anoia), regata de aŭtonoma patronaro kies prezidanto estas la urbestro de Igualada.

Pilgrimado[redakti | redakti fonton]


Sankta Jakovo-gastejo [1] Montserrat [2]