Ijob

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ijob
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Biblio
Korano
Informoj
Eble sama Ijob en Islamo • Ijobo en rabena literaturo
Sekso vira
Religio Abrahama religio
Loĝloko Lando Uc
Edzo/Edzino edzino de Ijob
Infanoj Kecia • Jemima • Keren-Hapuĥ
vdr

En la Malnova testamento de la Biblio, Ijob estis viro, kies fido estis severe provata de Satano, kun la permeso de Dio. Ijob estis honesta, justa, diotima, kaj li evitadis malbonon. Por fari, ke Ijob blasfemu Dion, Satano detruis liajn posedaĵojn, mortigis liajn filojn, kaj frapis Ijobon per turmentaj abscesoj de la plando de lia piedo ĝis lia verto. Falsaj amikoj sugestis, ke Ijob forlasu sian kredon. Sed Ijob ne blasfemis Dion. Anstataŭe diris Ijob, "La Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis; la nomo de la Eternulo estu benata." Rekompence pro lia fido, Dio resanigis Ijobon kaj "benis la lastajn jarojn de Ijob pli ol la komencajn."

Figure, al toleremaj personoj estas atribuata "la pacienco de Ijob."

Islamanoj rekonas Ijobon kiel profeton (v. ĉapitro (surah) 38 de la Korano).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.