Ikarus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ikarus
negoco • entrepreno • aŭtomobilo-faranta firmao vd
Dum 8-a de februaro 1949 - 2003
Sidejo Budapeŝto
Lando Hungario
Agokampo busotrolebuso
filiaj kompanioj Ikarus Egyedi Autóbuszgyár vd
Posedataj kompanioj Ikarus vd
vdr

La Ikarus Járműgyártó Rt. estis grava aŭtobusprodukta firmao en Hungario, kiu apartenis dum jardekoj al la plej gravaj busproduktaj firmaoj de la mondo. La varomarko Ikarus estis konata ne nur en la iamaj socialismaj landoj.

La antaŭulon de la firmao fondis en 1895 la forĝista majstro UHRI Imre. La Aŭtokaroseria kaj Veturilprodukta Fabriko de la Uhri-gefratoj (Uhri Testvérek Autókarosszéria- és Járműgyára) atingis gravajn rezultojn je fino de la 1930-aj jaroj en la evoluigo de la metala aŭto- kaj autobus-karoserio. La nomon de la fabriko donis alia antaŭulo, la Ikarus Gép- és Fémáru Rt. fondita en 1916 de Erney Móric kaj Vecsei Jenő. En 1949, la ŝtato kunfandis la du firmaojn al Ikarus Karosszéria- és Járműgyár.

Grava produkto de la fabriko estis la postmotora, longvoja aŭtobuso Ikarus 55 produktita 1955–72 kaj ties urba varianto la Ikarus 66. Laŭ rezolucio de KGST en 1964 , Hungario specialiĝis pri la aŭtobusa produktado. Post tio la Ikarus bele evoluis kaj la aŭtobusoj alvenis en 58 landoj. Fine de la 1970-aj jaroj, ĝi estis gvidanta aŭtobusprodukta fabriko en Eŭropo. Komence de la 1980-aj jaroj, ĝi produktis 14.000 aŭtobusojn jare kaj apartenis al la 5 plej grandaj aŭtobusfabrikoj de la mondo. Oni produktis en 1984 la 200.000-an aŭtobuson.

En 1989, oni fondis apartan firmaon Ikarus Egyedi Autóbusz Gyár Kft.. Ĝi daŭre produktas ekde tiam.

La produktan firmao estis posedaĵo de rusoj, hungaroj (1995-1999) kaj usona Irisbus, kiu fondis Ikarusbus Rt.. La nova posedanto ĉesigis la produktadon en Budapeŝto (2000) poste en 2004 eĉ en Székesfehérvár. La 1-an de februaro 2006 ĝin aĉetis denove la hungaro Gábor Széles [gabor sEles], pli precize lia firmao Műszertechnika aĉetis 100 % de la akcioj de Irisbus.

Oni fondis en 1989 En la Usono produkta firmao IKARUS USA Inc, kiu transformiĝis en 1992 al American IKARUS Inc. En 1993 oni fondis NABI (North American Bus Industries), kies 25% estas posedaĵo de American IKARUS. Ĝis 1997, la usona 416-a kaj 436-a American IKARUS vendiĝis.

Gravaj bustipoj[redakti | redakti fonton]

Ikarus 30[redakti | redakti fonton]

Ikarus-60-a kaj -600-a familioj[redakti | redakti fonton]

Ikarus-200-a kaj Classic-familioj[redakti | redakti fonton]

Tipoj
Ikarus 200
Ikarus 211 laborist-livera midiabuso
Ikarus 212 luksa longvoja midiabuso
Ikarus 214 laborist-livera midiabuso
Ikarus 216 midibuso por Kuvajto
Ikarus 220 antaŭurba/urba aŭtobuso
Ikarus 221 midibuso
Ikarus 222 urba midibuso (9,5 m)
Ikarus 230 longvoja midibuso
Ikarus 238 longvoja aŭtobuso por Usono
Ikarus 240 malaltplanka urba aŭtobuso (10 m)
Ikarus 242 malaltplanka urba aŭtobuso (11 m)
Ikarus 244 postmotora antaŭurba aŭtobuso
Ikarus 246 postmotora urba aŭtobuso
Ikarus 250 longvoja aŭtobuso (12 m)
Ikarus 252 longvoja aŭtobuso (11 m)
Ikarus 254 altplanka luksa turisma aŭtobuso
Ikarus 255 longvoja aŭtobuso
Ikarus 256 longvoja aŭtobuso (11 méter)
Ikarus 257 dekstra-stira turisma aŭtobuso
Ikarus 258 longvoja aŭtobuso
Ikarus 259 pluraj longvojaj aŭtobustipoj
Ikarus 260 urba/antaŭurba aŭtobuso
Ikarus 261 dekstra-stira varianto de la 260-a
Ikarus 263 urba aŭtobuso (12 m)
Ikarus 266 urba/antaŭurba unuĉela aŭtobuso
Ikarus 268 postmotora antaŭurba aŭtobuso (pli frue Ikarus 244)
Ikarus 270 luksa longvoja sekura aŭtobuso
Ikarus 271 antaŭurba aŭtobuso por arabaj landoj
Ikarus 272 urba aŭtobuso, prototipo sur MAN-ĉasio
Ikarus 280 urba/antaŭurba balgobuso (16,5m)
Ikarus 281 dekstra-stira varianto de 280
Ikarus 282 18-metra urba balgobuso
Ikarus 283 18-metra urba balgobuso
Ikarus 284 ŝovbalga urba aŭtobuso
Ikarus 285 dekstra-stira varianto de 283 (por Malajzio)
Ikarus 286 balgobuso por Usono
Ikarus 287 araba varianto de 283 (la tipnumeron oni ŝanĝis pro religiaj kaŭzoj)
Ikarus 290 3-aksa aerodroma aŭtobuso
Ikarus 293 duobla-balga urba aŭtobuso

Ikarus-300-a familio[redakti | redakti fonton]

tipoj
Ikarus 315 longvoja midibuso (antaŭulo de E15)
Ikarus 325 longvoja midibuso
Ikarus 350 longvoja aŭtobuso
Ikarus 365 longvoja autobuso
Ikarus 386 turisma buso

Ikarus-400-a familio[redakti | redakti fonton]

tipoj
Ikarus 405 urba midibuso
Ikarus 411 urba malaltplanka buso (11m)
Ikarus 412 urba malaltplanka buso (12m)
Ikarus 415 urba/antaŭurba buso
Ikarus 416 urba buso por Usono
Ikarus 417 urba malaltplanka balgobuso
Ikarus 435 urba/antaŭurba ŝovbalga buso
Ikarus 436 urba balgobuso por Usono
Ikarus 438 antaŭurba balgobuso
Ikarus 480 dekstrastria antaŭurba buso
Ikarus 481 dekstrastria malaltplanka urba buso
Ikarus 489 dekstrastria malaltplanka urba buso

La autobusoj de Ikarus Egyedi Autóbusz Gyár[redakti | redakti fonton]

tipoj
Ikarus E13 midia turisma buso (produktata eĉ nun)
Ikarus E14 midia turisma buso
Ikarus E15 midia turisma buso (produktata eĉ nun kun nomo F15)
Ikarus E91 malaltplanka urba midibuso (produktata )
Ikarus E92 urba midibuso
Ikarus E94 antaŭurba/urba aŭtobuso (produktata)
Ikarus E94G antaŭurba/urba balgobuso
Ikarus E95 longvoja aŭtobuso (produktata)
Ikarus 396 turisma buso
Ikarus E97 duonetaĝa superluksa longvoja buso
Ikarus E98 turisma buso
Ikarus E99 etaĝa luksa longvoja buso

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jenei Károly, Szekeres József: Az Ikarus Karosszéria- és Járműgyár története: 1895-1980

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]