Iklad

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Iklad estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Aszód.

Blazono de Iklad
Aerfoto de Iklad

Situo

La vilaĝo situas laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Aszód-Vác kaj Aszód-Balassagyarmat. Aszód troviĝas je 3, Gödöllő je 14, Hatvan je 17, Vác je 28, Budapeŝto je 40 km-oj.

Historio

La komunumo estis loĝata dum la neolitiko, bronzepoko, de sarmatoj, avaroj, slavoj. En 1543 la turkoj okupis la vilaĝon kaj ĝi senhomiĝis. En 1728 familio Ráday (rAdai) fondis farmon, alvenis germanoj kaj poste aŭstroj. En 1834 luterana preĝejo konstruiĝis. En 1945 kiu havis germanecan nomon, tiujn la rusoj forpelis al trudlaboro. En 1953 industria fabriko ekfunkciis. En 1972 kulturdomo konstruiĝis.

Ĝemelaj vilaĝoj