Iklanberény
El Vikipedio
Bazaj informoj[redakti]
Iklanberény (iklanberenj) estas tre malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Csepreg. La nomo estas turkdevena, verŝajne ekde 895 tie vivis turkoj aliĝintaj al la hungaroj.
- Areo: 3 km²
- Loĝantaro: 30
- Poŝtkodo: 9634
- Telefonprefikso: 94
Situo[redakti]
Iklanberény situasas ne tro for de fervojo inter Sopron kaj Szombathely. Proksime estas urbo Bük kun fama banejo.
Historio[redakti]
La unua mencio devenis el 1234 en formo "Beren". Post la mezepoko la vilaĝo situis en fronto inter Osmana Imperio kaj Habsburga Imperio.
La komunumo havas katolikan preĝejon omaĝe al Dipatrino (Virgulina Maria).
