Ikono (religio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ikono prezentanta la Sanktan Virgulinon Blaĉernitisa, nun en Tretjakova galerio.

Ikono (de la greka vorto εικόνα, bildo) en ortodoksa kaj kelkaj aliaj kristanaj tradicioj estas bildo de Jesuo Kristo, sanktuloj, sanktaj eventoj el la vivo de eklezio, kutime bildigita sur malmola surfaco (ligna tabulo aŭ rekte sur muro). Krom la bildo, ikono kutime enhavas subskribon aŭ signojn.

Laŭ Francisko Azorín idolo estas Sanktigita bildo.[1] Li indikas etimologion el greka eikono (bildo).[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde la komenco de la kristana Eklezio la kredantoj volis bildigi la objektojn de sia fido. Tamen la unuaj bildoj estis simbolaj: en la katakomboj ni trovas bildojn de ŝafisto kun ŝafoj, kio estas simbolo de Jesuo Kristo, la konatan bildon de fiŝo, krucojn, komencajn literojn de la nomo "Jesuo Kristo" ktp.

Post paso de tempo ni vidas jam rektajn bildojn de Jesuo kaj la sanktuloj. En 691-692 en Konstantinoplo okazis grava koncilio, kiun oni konas kun la titolo "Trulla" Koncilio, kiun la imperiestro Justiniano volis vidi daŭrigo de la Sesa Ekumena Koncilio. La 82 regulo de la Trulla koncilio malpermesis simbolajn bildojn de Kristo: bildo devas reprezenti Kriston "laŭ Lia homa naturo anstataŭ la malnova ŝafido [t.e. simbolaj bildoj], por ke ni, kontemplante per tio la humilon de Dio Vorto, rememoru ankaŭ Lian enkarnan vivon, Lian suferon kaj savan morton kaj per ili faritan elaĉeton de la mondo".

Do, ĉar la kristanoj kredas, ke Kristo estas Dio enkarniĝinta, la homoj povas bildigi Dion laŭ tiu karna aspekto, kiun Li bonvolis akcepti. Tial la ikono estas atesto pri tio, ke Dio enkarniĝis. La okcidenta Eklezio ne akceptis la Trullan koncilion, kvankam kelkaj papoj referencas al ĝiaj reguloj. En la Okcidento oni konsideris ikonon nura ilustraĵo de la sankta historio. Ankoraŭ en 600 la sankta papo Gregorio la Granda skribis al Marsejla episkopo Serenus pri ikonoj kiel pri "biblio por analfabetoj": "la analfabetoj devas sur la muroj de la preĝejoj legi tion, kion ili ne kapablas legi en libroj".

En la 787 okazis la 7-a Ekumena koncilio, kiu traktis la aferojn de ikonhonorado kaj ekskomunikis la ikonrompistojn. Tiu ĉi koncilio distingis du nociojn: honorado (προσκύνησις) kaj adorado (λατρεία). La ikonojn oni honoras kiel bildojn de la enkarniĝinta Dio kaj Liaj sanktuloj, dum la Dion mem oni adoras. Adorado religia estas aplikebla nur al Dio mem.

La Sankta Triunuo de Andreo Rublev

Tiama papo Adriano la 1-a, kies legatoj subskribis la aktojn de la 7-a Ekumena koncilio, tradukis ilin en latinon kaj sendis al Karolo la Granda. La traduko estis tre malĝusta, kelkloke ĝi eĉ havis inversan sencon, kaj la frankaj teologoj malakceptis la 7-a koncilion, kunveniginte propran koncilion en Frankfurto en 794. La Frankfurta koncilio restis ĉe la principo, laŭ kiu ikono estas "biblio por analfabetoj". La legatoj de la papo subskribis ankaŭ tiujn decidojn.

Kvankam formale la Roma Eklezio proklamas sin fidela al la 7-a Ekumena koncilio, ĝi laŭas fakte la decidojn de Frankfurta kaj posta Pariza (825) koncilioj. Tial la ikonoj ne ludas tiom gravan rolon en la vivo de tiu eklezio. La Ortodoksismo tamen ĝis nun konservas la ikonhonoradon kiel gravan parton de sia dogmaro kaj diserva praktiko.

Oni povas renkonti ankaŭ provojn bildigi la Dion Patron aŭ la Sanktan Triunuon. Tion oni konsideru kiel aferon, eksteran rilate al tiu parto de la kristanismo, kiu agnoskas la 7 Ekumenajn konciliojn. Oni povas nur alegorie aŭ simbole bildigi nian komprenon pri Dio. Ekzemplon de tio donas la ikono "La Sankta Triunuo" de rusa sankta ikonografo Andreo Rublev, kiu troviĝas nun en Tretjakova galerio en Moskvo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 92.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]