Ikonostazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ikonostazo de preĝejo en Moskvo

Ikonostazo[1]ikonosepto estas septo en ortodoksaorienta katolika preĝejo, kiu apartigas la sanktejon kun la altaro disde la navo. Ĝi estas ofte skulptita el ligno kaj ornamita per ikonoj.

Ikonostazo kutime estas pli alta ol personoj, sed ne tuŝas la plafonon, tiel ke la voĉo de la pastro estas aŭdebla en la navo. En ikonostazo estas tri pordoj:

  • La reĝa pordo estas centre en la ikonostazo. Ĝi havas du alojn kaj portas bildojn de Maria, la arĥianĝelo Gabrielo kaj la evangelistoj. Super la pordo estas ikono pri Jesuo Kristo kiel mondreganto aŭ pri la lasta vespermanĝo, supre de ĝi la "granda ikono" pri la patrono aŭ festo, al kiu estas dediĉita la preĝejo.
  • La norda pordo situas, vidate de la navo, maldekstre en la ikonostazo. Kutime ĝin ornamas bildo de la arĥianĝelo Mikaelo.
  • La suda pordo situas dekstre en la ikonostazo. Kutime ĝin ornamas bildo de la arĥianĝelo Gabriel.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Francisko Azorín Ikonostaso estas Antaŭpresbiterieja barilo, ornamita per ikonoj, ĉe la kristanaj temploj je orienta rito. en Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 93. Li indikas etimologion el greka eikon + staris (bildo staro) kaj el tie la latina iconostasium. Azorín, samloke.