Il Cortegiano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Il Cortegiano
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Baldassare Castiglione
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 1528
Ĝenro nefikcio
vdr

Il Cortegiano estas traktaĵo verkita de Baldassarre Castiglione inter 1513 kaj 1524, poste korektita kaj publikigita definitive en 1528, tuj antaŭ lia morto. Baldassare inspiriĝis por Il Cortigiano el sia sperto kiel kortegano de la dukino Elisabetta Gonzaga en la kortego de Urbino. La libro prezentiĝas kiel dialogo en kvar libroj, el kiuj la tria parolas de la regularo por iĝi perfekta senjorino, dum la resto okupiĝas el iĝado en taŭga kortegano.

La verko resume, laŭ formo de dialogo, estas dividata en kvar libroj kaj priskribas la uzojn kaj kutimojn idealajn por esti perfekta kortegano.

La libro estis tuja sukceso kaj estis unu de la libroj plej venditaj en la 16a jarcento. Dum sia vizito al Italio Francisko la 1-a (Francio) legis ĝin ka tiom impresiĝis ke li faris ĝin tradukota en la franca. Li mendis diversajn kopiojn, kiujn li distribuis al siaj korteganoj. Li pensis, ke la libro priskribas sian idealan modelon de reĝa kortego, kaj li aplikis lin por la regado de sia propra kortego. Ankaŭ aliaj monarkoj influiĝis el tiu verko kaj el aliaj imitaĵoj.

Nuntempe Il Cortegiano restas portreto de la vivo de kortego renesanca. Pro tio ĝi estas konsiderata unu de la ĉefaj verkoj de la tuta Renesanco.

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • B. Castiglione, Il libro del Cortegiano, presentazione di E. Bonora, commento di P. Zoccola, Mursia, Milano, 1972, pp. 360 pp., ISBN 88-425-1025-4.
  • B. Castiglione, Libro del cortegiano, adattamento di A. Busi e C. Covito, 1 ed., Rizzoli, Milano, 1993, pp. 470 pp., ISBN 88-17-11046-9.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ettore Bonora "Baldassarre Castiglione e il Cortegiano" Storia della Letteratura Italiana, IV,Garzanti, Milano,1988
  • Giulio Ferroni, Storia della letteratura italiana. Vol. II Dal Cinquecento al Settecento, Einaudi Scuola, Milano, 1991, cap. 4.4.5, ISBN 88-286-0074-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]