Il templario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Il Templario)
Il templario
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
Ĝenro opero
vdr

Il templario (La templano) estas itallingva opero de la germana komponisto Otto Nicolai laŭ libreto verkita de Girolamo Maria Marini bazita sur la romano de Walter Scott nome Ivanhoe.

Otto Nicolai

Oni notis, ke la laboro de Nicolai por la opera surscenigo, kiu sekvis al la sukcesa Die lustigen Weiber von Windsor (La gajaj edzinoj de Windsor) (lia nura germana opero), inklude tri aliajn, el kiuj ĉiuj estis en itala (du Gilippede ed Odoardo kaj Il proscritto) kaj ĉiuj "estas tute firme laŭ la stilo de bel canto, kun gracie fluantaj melodoj en la maniero de Bellini".[1] Marini estis part-tempa poeto kiam li ne estis dungita de la registara tabakmonopolo, kaj estas plej bone memorata nune ĉar li estis alvokita al reverko de la tria akto de la opero de Donizetti nome Adelia..[2]

Il templario ricevis sian premieron ĉe la Teatro Regio, Torino en 1840, kaj pluis sukcesa turneo tra Italio, rivale kun la opero de Pacini nome Saffo. Tamen ĝi malaperis dum ĉirkaŭ 160 jaroj ĝis ĝi estis rekonstruita en 2006 kaj ludita en 2008.

La sukceso de la opero de Nicolai havis neintencitan nerektan kontribuon al la malsukceso de la komencaj klopodoj de Verdi ĉe la ĝenro de opera buffa, nome Un giorno di regno, en 1840. La impresario de la Teatro alla Scala Merelli insistis en uzado de kantistoj de opera seria antaŭe kunigitaj por la opero de Nicolai, kiu estis ludita en Milano, tiele kontribuante al la katastrofo espertita de Verdi.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj

  1. Holden, p. 631
  2. Ashbrook, Donizetti (itala eldono, p. 327)
  3. Budden, p.? :"The cast had been assembled chiefly for the performance of the season's most successful novelty, II templario, Nicolai's version of Ivanhoe".

Fontoj