Il trovatore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Il Trovatore
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 1852
Ĝenro opero
Loko de rakonto Provinco BiskajoAragonio
vdr

Il trovatore (La Trobadoro) estas opero en kvar aktoj de Giuseppe Verdi laŭ itallingva libreto verkita ĉefe de Salvadore Cammarano, baze sur la hispanlingva teatraĵo El trovador (1836) de Antonio García Gutiérrez. Ĝi estis la plej sukcesa teatraĵo de Gutiérrez, kiun la fakulo pri Verdi nome Julian Budden priskribas kiel "tre flua, kreska melodramo rimarkinde defia de la aristotelaj unuecoj, kun ĉia maniero de fantastaj kaj bizaraj eventoj."[1]

Plácido Domingo (di Luna), Anna Netrebko (Leonora), Francesco Meli (Manrico), Festivalo de Salcburgo 2014, akto 2a, sc. 2a

Ties premiero okazis ĉe la Teatro Apollo en Romo en la 19a de Januaro 1853, kie ĝi "ekis venkan marŝon tra la opera mondo,"[2] sukceso ŝulda al la laboro de Verdi dum la antaŭaj tri jaroj. Ĝi ekis per sia alproksimiĝo de Januaro de 1850 al Cammarano kun la ideo de Il trovatore. Sekvis, malrapide kaj kun interrompoj, la preparado de la libreto, unue fare de Cammarano ĝis sia morto meze de 1852 kaj poste ĉe la juna libretisto Leone Emanuele Bardare, kiu havigis al la komponisto la oportunon proponi gravajn reviziojn, kiuj estis plenumitaj sub sia direktorado.[3] Tiuj revizioj estas vidataj ĉefe en la etendo de la rolo de Leonora.

Por Verdi, la tri jaroj pleniĝis je opera aktiveco ĉar la laboro pri tiu opero ne pluis dum la komponisto verkis kaj premieris Rigoletto en Venecio en Marto de 1851 kaj ankaŭ dum liaj personaj aferoj limigis lian aktivecon. Poste, en Majo de 1851, aldona komisio estis proponita de la kompanio de Venecio post la sukceso de Rigoletto' tie. Poste alia venis el Parizo dum li estis vizitante tiun urbon el la fino de 1851 kaj ĝis Marto de 1852. Tiele, eĉ antaŭ la libreto por Il trovatore estis eĉ kompletigita, antaŭ la muziko estis verkita, kaj antaŭ la opero premierita, Verdi havis totalon de kvar diversaj operprojektoj laborotaj kaj en diversaj stadioj de disvolvigo.

Nune, en sia itallingva versio, Trovatore estas ludita tre ofte kaj estas ekzemplo de standarda opera repertorio.

En Esperanto Aperis[redakti | redakti fonton]

  • Balado pri la grafo Trubaduro [4][5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj

Ĉefaj fontoj

Aliaj fontoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]