Distrikto Ilfov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ilfov)
Distrikto Ilfov
distrikto • sektoro de Bukareŝto • distrikto
Ĉefurbo Bukareŝto
Regiono Valaĥio
mallonge IF
Telefono +40×1...
Areo
 
1 583 km²
(41-a rango)
Loĝantaro 542 704
(stato de 2021, 37-a rango)
Loĝdenso 343/km²
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3,
depende de la kompanio
vdr
ColajIlfov

Ilfov estas distrikto (rumane județ) ĉirkaŭ Bukareŝto. Surface ĝi estas la plej malgranda distrikto en Rumanio. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 542 704 loĝantoj sur areo de 1 583 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 343 loĝantoj/km².

Najbaroj: oriente: distriktoj Ialomița kaj Călărași; sude: distrikto Giurgiu; okcidente: distrikto Dâmbovița; norde: distrikto Prahova; ĝi entenas, kvazaŭ enklavon, la urbon Bukareŝto, kiu estas sidejo de ĝia administracio.

La distrikto ekzistas de la 10-a de aprilo 1997.

Urboj kaj grandaj setlejoj de distrikto Ilfov[redakti | redakti fonton]

(La loĝantaraj nombroj estas de 2009.)

Loko Urbeco Loĝantaro
Voluntari jes 33.050
Buftea jes 21.102
Pantelimon jes 19.384
Popești-Leordeni jes 16.068
Chitila jes 12.786
Otopeni jes 11.000
Cernica 9.904
Bragadiru jes 9.377
Jilava 9.253
Chiajna 8.749
Brănești 8.355
Măgurele jes 8.343
Vidra 8.067
Periș 6.994
Dobroești 6.850
Afumați 6.701
(Loĝantaraj nombroj de 2009-01-01)[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Loĝantara statistiko Arkivigite je 2009-09-02 per la retarkivo Wayback Machine ĉe www.insse.ro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]