Ilhéus
| Ilhéus | |||
| municipo | |||
|
la urbo kaj la maro
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Ilhéus | |||
| Lando | |||
|---|---|---|---|
| Subŝtato | Bahio |
||
| Mezoregiono | Sul Baiano | ||
| Mikroregiono | Ilhéus-Itabuna | ||
| Situo | urba centro | ||
| - koordinatoj | 14°47′20″S 39°02′56″W / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por -14.78889 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">14.78889°S, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 1 760,004 km² (176 000,4 ha) | ||
| Loĝantaro | 184 236 (2010) | ||
| Denseco | 104,68 loĝ./km² | ||
| Horzono | UTC-3 | ||
| Retpaĝo: http://www.ilheus.ba.gov.br | |||
Ilhéus estas municipo en la brazila subŝtato Bahio, kiu havis 184.236 loĝantojn en 2010 [1].
Esperanto en Ilhéus [redakti]
Grupo Esperantista de Ilhéus GEI fondiĝis en la 3-a de aprilo 1954, kies unua estraro estis:
Prezidanto kaj fondinto, Eléus Leonardo de Sá; Vicprezidanto, Waldomiro Oliveira Cruz; 1-a Sekretario, Aloysio Rebouças; 2-a Sekretario, Antônio Magno Rosa; Kasisto, Anésio Ribeiro da Silva; Bibliotekisto, Waldelice Cruz Oliveira; Direktoro de Propagando kaj Revuo, José D. Coelho.
La loko de la fondiĝo estis la sidejo de la Sindikato de la Publikaj Funkciuloj de Ilhéus, kie ĝi funkciis ĝis 1964, kiam, okaze de la militista puĉo de la 1-a de aprilo de tiu jaro, la militistoj invadis la sidejon de tiu organizo kaj ne distingis GEI de la Sindikato, kiun la militistoj konsideris komunistan ĉelon kaj bruligis la tutan provizon de la grupo.
En 1979 okaze de la dudek kvina fonddatreveno de la grupo li okazigis la 1-an Esperantistan Semajnon de Ilhéus.
Krom tio, en 1981 li sukcesis la aprobon de strato Esperanto kaj en 1987 la starigon de busto de D-ro Zamenhof ĉe la ĝardenoj de la Municipa Sekretariejo de Edukado de Ilhéus.