Ilhabela

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pico do Baepi (1.048 m), la 5-a plej alta monto sur Ilhabela
Situo en Brazilo

Ilhabela Koordinatoj: 23°46′28″S 46°21′20″W  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por -23.77444 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">23.77444°S, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / -23.77444; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Ilhabela)(Belega insulo, portugale) estas arkipelago kvar kilometrojn antaŭ la marbordo de brazila subŝtato) San-Paŭlo.

Enhavo

Situo [redakti]

Ĝi situas je 23°46′28″S 46°21′20″W  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por -23.77444 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">23.77444°S, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / -23.77444; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Ilhabela), en distanco de 205 km de urbo São Paŭlo kaj 340 km de urbo Rio de Janeiro.

Ĝi havas surfacon de 348,3 km² kaj inkludas la insulojn: Ilhabela (oficiale: "Ilha de São Sebastião"), Búzios, Vitoria, Cabras, Castelhanos, Enchovas, Figueira, Lagoa, Serraria. Ĝi estas atingebla per pramŝipo de São Sebastião.

La populacio estis 26.230 loĝantoj en (2005).

Historio [redakti]

Kiam la portugaloj koloniigis Brazilon en 1500, Ilhabela estis loĝata de tupioj, kiuj nomis ĝin "Ciribai" (= "trankvila loko").

La 20-an de januaro 1502 (festo de kristana sanktulo Sebastiano) malkovris la insulon portugala ŝipo kun Amerigo Vespucci surborde, kiu nomis gin "Insulo de São Sebastião".

En 1805 ĝi estis agnoskita komunumo kaj ricevis la nomon "Villa Bella da Princeza" honore al la reĝidino de Beira. Dum la epoko de Estado Novo de diktatoro Getúlio Vargas la insulo denove ŝanĝis sian nomon: "Formosa". Sed en 1944 (30-a de novembro) ĝi fine reestiĝis "Ilhabela".

Turismo [redakti]

Ilhabela estas ŝatata loko por akvosportoj, aparte fama por velado, pluraj velo-konkursoj okazis tie. Ĉirkaŭ la insularo troviĝas pli ol 50 ŝipruinoj, 6 el ili viziteblaj por subakviĝantoj.

La insularo havas multajn migradvojojn diversgrade malfacilajn, multaj akvofaloj en ĝangala ĉirkaŭo allogas turistojn.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    portugale Prefeitura Municipal de Ilhabela
Ekstera ligilo    portugale Official Site of Ilhabela
Ekstera ligilo    portugale Ilhabela Town Hall
Ekstera ligilo    portugale citybrazil.com.br
Ekstera ligilo    portugale Ilhabela on Explorevale
Ekstera ligilo    portugale NGO dedicated to Ilhabela`s preservation
Ekstera ligilo    angle Tourist Information Site