Iliado Latina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iliado Latina
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Latin Homer, Publius Baebius Italicus
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
vdr

Dum pluraj jarcentoj, Iliado Latina (aŭ Ilias Latina) estis la sola formo, en kiu la kulturitaj rondoj de okcidenta Eŭropo povis koni Homeron: ja la Grekan lingvon oni post la klasika periodo ĉiam malpli kapablis legi, se escepti ĉiugeneracie eble du-tri strangulojn ekster la ĝenerala fluo de l’ kulturo. Kaj kompleta traduko en la Latina tute ne ekzistis. Iliadon Latinan tradicie oni transdonis sub aŭtoreco de Homero (Homerus) aŭ de Pindaro Teba (Pindarus Thebanus). Tiu lasta indiko nepre devas baziĝi je miskompreno, kiun ni ne plu konas. La origina Pindaro ja tute ne verkis epopee!

Kiel ajn, ĝis 1857 Iliado Latina aperis kutime sub unu el tiuj ĉi (ne-eblaj) aŭtor-indikoj, kio fakte enreale similis je anonimeco. Sed depost tiu jaro pluraj precipe Germanaj filologoj, sed ankaŭ alinaciaj, klopodegis por malkovri, kun ioma certeco, la eventualan originan aŭtoron. Oni hipotezis pri Jozefo Iskano (Ioseph Iscanus), Avieno (Avienus), Silio Itala (Silius Italicus), Atio Labeono (Attius Labeo), Persio Flako (Persius Flaccus), Polibio (Polybius) kaj multaj aliaj…

Nuntempe la plej ofte renkontata supozo estas, ke verkis ĝin certa Publio ( ?) Bebio Itala (Publius ? Baebius Italicus, ĉ 49-ĉ 93 p.Kr.). Plej verŝajne la epopeeto de 1070 versoj devas esti junaĝa verko, kiun la aŭtoro, kiu poste ne plu verkis ion atentindan, probable kunmetis ĉirkaŭ 65 p.Kr. Vere grandiozan poeziecon bedaŭrinde la verko ne havas. Tamen, kiel dirite, pro ĝia influo ĝi estas koninda.

Se paroli pri Homero kaj la frua-Grekaj epopeoj je lia nomo, Iliado kaj Odiseado : en okcidenta Eŭropo mezepoke oni verkis plurajn nacilingvajn « romanojn » pri tiu tem-ciklo. Por citi nur unu faman : Le Roman de Troie de Benoît de Sainte-Maure, el ĉ 1165.

Kiel bazon por tio la tiutempaj aŭtoroj uzis du prozajn Latinajn verkojn : temas pri la t.n. Taglibro pri la Troja Milito – Ephemeris Belli Troiani, el la 4a jarcento, nome de Diktiso Kreta (Dictys Cretensis), kiu traktas la historion el Greka flanko, kaj Historio pri la Pereo de Trojo – Historia de excidio Troiae, el la 6a jarcento, nome de Dareso Frigia (Dares Phrygius), kiu traktas la aferon el Troja vidpunkto. Ambaŭ Latinaj verkoj estas grandiozaj mistifikaĵoj.

Iliado Latina donas heksametran resumon de la epopeo.

En Esperanto aperis pli malpli kvarono en la traduko de Gerrit Berveling en La Karavelo kaj en Antologio Latina volumo 3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]