Ilich Ramírez Sánchez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ilich RAMÍREZ SÁNCHEZ (* 12-a de oktobro 1949 en Karakaso), konata ankaŭ kiel Carlos, la ŝakalo, estis teroristo kaj memnomita "profesia revoluciulo".

Lia patro estis marksista advokato, kiu donis al siaj filoj la nomojn de Ilich (Iljiĉ) kaj Lenin, laŭ Vladimir Iljiĉ Lenin. Ramírez vizitis lernejon en Karakaso kaj aliĝis en 1959 al junulara organizo de komunista partio. En 1966, post divorco de siaj gepatroj, li translokiĝis kun sia patrino kaj frato al Londono, kie li studis en la Stafford House Tutorial College en Kensington. Ekde 1968 Ramírez kaj la frato studis – laŭ deziro de la patro – en la Patrice-Lumumba-Universitato en Moskvo, de kie li estis ekskludita en 1970 pro sia "diboĉa vivstilo". Li parolis tiutempe hispane, arabe, ruse kaj iomete angle, france.

Ramírez verŝajne vizitis la trejnejon de la grupo "Popola Fronto por la Liberiĝo de Palestino" (PFLP) en Amano (Jordanio), kie li ricevis la pseŭdonomon Carlos. Post Jordanio li veturis ree al Londono

Terorismaj agoj[redakti | redakti fonton]

En 1973 li faris fiaskan murdatakon kontraŭ la judo Joseph Sieff. Poste li sinsekve ekplodigis bombojn ĉe Hapoalim-banko en Londono (fiaskis), ĉe tri francaj gazetoj, ĉe pariza restoracio (mortis 2 homoj, vundiĝis 30).

En 1975 li sensukcese atakis per kiras-rompila rakedo la El-Al-aviadilojn. Samjare la polico kaptis lian PFLP-kontakton kaj sukcese tiris el li informojn. La polico provis kapti Ramírez en pariza loĝejo, sed li sukcese eskapis, dume pripafis du policanojn kaj la perfidulon Moukharbal. Li flugis tra Bruselo al Bejruto kaj poste al Vieno. Tie, decembre de 1975 li prenis 60 ostaĝojn en OPEC-ĉefsidejo. La 22-an de decembro la teroristoj ricevis aviadilon, per kiu ili eskapis – kun 42 ostaĝoj – al Alĝero, poste al Tripolo, poste denove al Alĝero. Dumtempe ili ĉiujn ostaĝojn liberlasis, la teroristoj mem ricevis azilon. Ramírez Sánchez baldaŭ forlasis Alĝerion kaj veturis tra Libio kaj al Jemeno, kie li renkontiĝis en Adeno kun PFLP-gvidantoj. Ĉar li ne ekzekutis la naftoministrojn de Saudi-Arabio kaj Irano, li iĝis malbezonatulo.

En septembro de 1976, Ramírez Sánchez estis arestita en Jugoslavio por mallonga tempo sed poste plu fuĝis al Bagdado. Tie li decidis fondi propran terorisman grupon, la "Organizaĵon de la Armita Araba Lukto-Armilo de la Araba Revolucio" (OAAS) en Adeno. Li havis kontaktojn al orienteŭropaj stalinismaj sekretservoj, kiuj helpis lin dum lia kaŝvivo.

La unua atako de la OAAS okazis nur en 1982: oni sensukcese atakis atomcentralon. Ĉar oni arestis en Parizo lian amatinon Magdalena Kopp, la grupo faris bombatakojn por liberigi ŝin. En aŭgusto de 1983 ili atakis la francan kulturcentron "Maison de France" en Berlino kaj decembre dufoje la TGV-reton. Sekve de tiuj atakoj la ĝis tiam toleraj landoj rifuzis helpi lin: en 1985 Hungario elpelis lin; Irako, Libio kaj Kubo ne plu apogis lin. Nur Sirio akceptis lin kun Kopp kaj ilia filino Elba Rosa, sed ankaŭ Sirio plupelis lin en septembro de 1991. Li kaŝis sin iomete en Jordanio, poste pluveturis al Kartumo (Sudano).

Aresto kaj proceso[redakti | redakti fonton]

La franca kaj usona sekretservoj atingis lian transdonon fare de la sudana registaro. Carlos estis transdonita al franca sekretservo la 14-an de aŭgusto de 1994 kaj veturigita al Parizo. Li estis akuzita je parizaj murdoj de 1975. La proceso komenciĝis la 12-an de decembro 1997; la 23-an de decembro li estis ja kondamnita je ĝismorta prizono.

En junio de 2003 publikigis Ramírez Sánchez la libron Revolucia Islamo. En tiu libro li defendas la terorismajn metodojn kiel partojn de la klasbatalo. Li aprobis la agadojn de Usama bin Laden pro la teroratakoj en Usono la 11-an de septembro de 2001.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]