Ilja Ivanoviĉ Ivanov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilja Ivanoviĉ Ivanov
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1870 (1870-07-20)
en Ŝĉigri, Kurska gubernio,  Rusia Imperio
Morto 20-an de marto 1932 (1932-03-20) (61-jaraĝa)
en Almato, Kazak Autonomous Socialist Soviet Republic,  Sovetunio
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Ĥarkiva Universitato vd
Profesio
Okupo zoologo • genetikisto • biologo vd
Laborkampo artefarita fekundigo • humanzee vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ilja Ivanoviĉ IVANOV (ruse Илья Иванович Иванов; naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1870, mortis la 20-an de marto 1932?) estis rusa kaj sovetia biologo kiu specialiĝis pri artefarita fekundigo kaj interspecia hibridigo de animaloj. Li eksperimentis por krei homan-simian hibridon.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ilja Ivanoviĉ Ivanov naskiĝis en la urbo Ŝĥigri, gubernio Kursk, Rusio. Li studis en la universitato de Ĥarkov en 1896 kaj iĝis profesoro en 1907. Li laboris kiel esploristo en natura rezervejo Askania Nova, por la Ŝtata Eksperimenta Veterinara Instituto (1917-1921, 1924-1930), por la Centra Eksperimenta Stacio pri Reprodukta Esploro de Hejmaj Bestoj (1921-1924), kaj por la Moskva Supera Zooteknika Instituto (1928-1930).

Ĉe turniĝo de la jarcento, Ilja Ivanov perfektigis la artan fekundigon de la ĉevaloj kaj tio portis por li mondkonatecon.

Li kreis zebrazenon (hibridon de zebro kaj azenon) kaj aliajn hibridojn inter la unuaj sciencistoj.

La plej diskutita estas lia agado por krei hom-simian hibridon. Li jam menciis ties eblon en kongreso, en Vieno, 1910. Li komencis eksperimentojn en franca Gvineo en 1924, sed la soveta registaro hejmenvokis lin. En septembro de 1925, Gorbunov helpis per US$10000 la eksperimentojn en Afriko. Dum 1926-27 li sensukcese provis fekundigi ĉimpanzojn. Dum 1929-30 li volis fekundigi volontulajn virinojn per simia spermo en sovetunia Suĥumi, sed tio ne sukcesis al fekundiĝo. Oni arestis lin komence de 1930 kaj punis lin je 5-jara ekzilo. Li laboris en Alma-Ata por la Kazaka Veterinara Instituto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]