Ilja Jefimoviĉ Repin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilja Jefimoviĉ Repin
Memportreto (1878)
Naskiĝo 24-an de julio[jul.]/ 5-an de aŭgusto 1844[greg.]
en Ĉuhujivo, Ĥarkova/Ĥarkiva gubernio,  Rusia Imperio
Morto 29-an de septembro 1930 (1930-09-29)
en Repino, Gubernio Viipuri,  Finnlando
Nacieco ukraino
Sukcesis kiel pentristo
Persona informo
Tombo Penaty estate
Lingvoj rusa
Loĝloko Ĉuhujivo • Repino • ParizoSankt-PeterburgoMoskvo
Ŝtataneco Rusia Imperiosennacieco
Alma mater Rusia Akademio de Belartoj
Subskribo Ilja Jefimoviĉ Repin
Familio
Patrino Tatiana Repina
Edz(in)o Vera Alekseyevna Repina • Natalia Nordman
Infano Juri Repin
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto • eseisto • grafikartisto • instruisto
Verkoj Barge Haulers on the Volga
Religious Procession in Kursk Province
La zaporoĵaj kozakoj skribas leteron al la turka sultano
Ceremonial Sitting of the State Council on 7 May 1901 Marking the Centenary of its Foundation
TTT
Retejo http://ilya-repin.ru/
vdr

Ilja Jefimoviĉ REPIN (ruse Илья Ефимович Репин, ukraine Ілля́ Юхи́мович Рє́пін); naskiĝis la 24-an de julio[jul.]/ 5-an de aŭgusto 1844[greg.], mortis la 29-an de septembro 1930) estis fama rusia pentristo de ukraina deveno[1].

Li naskiĝis en la vilaĝo Ĉuhujivo, Ĥarkova provinco, Rusia Imperio en familio de milita loĝigito. Li lernis pentri en Ĉuhujiva lernejo de militaj topografoj dum 18541857. Poste Ĉuhujiva ikonisto I.M.Bunakov instruis lin. En 1863 li transveturis en Peterburgon kaj lernis en pentra lernejo.

Repin estis membro de grupo Peredviĵniki, kiuj kreis kolegaron de junaj pentristoj kiuj ŝiris rilatojn kun akademiaj kanonoj kaj estiĝis adeptoj de realismo en la rusa pentrarto. Peredviĵnikoj strebante per siaj kreaĵoj servi al la popolo, estis aranĝantaj de cirkulantaj pentraĵaj ekspozicioj. Dum 1880-j jaroj Repin pentris pri temo la revolucia movado en Rusio, vidante en revoluciistoj luktantojn pro popola feliĉo.

Repin iĝis tre fama pro portretoj de samtempuloj. Li kreis portretojn de Vladimir Stasov (1873), Modest Musorgskij (1881), Lev Tolstoj (1887) k.a. Pli malfrue Ilja Repin komencis labori pri historia temo.

Ilja Jefimoviĉ posedis la senton de bona pentrarta stilo, estis bonega koloruzanto, sed samtempuloj estis impresitaj unuavice pro akreco de la temaro. Li admiris la pentraĵojn de Jan Matejko kaj mem provis krei la historiajn bildojn inspirante per ili. Tiuj influoj estas videblaj ekzemple en "Kozakoj de Zaporiĵo respondas al sultano Mehmed la 4-a".

Galerio[redakti | redakti fonton]

La pentristo mortis en sia bieno Kuokkala (nun Repino) situanta apud Sankt Peterburgo, kie lin oni sepultis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thomas M. Prymak. A Painter from Ukraine: Ilya Repin // Canadian Slavonic Papers. — Vol. 55 (2013). — Nos. 1-2. — PP. 19-43.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]