Ilja Jefimoviĉ Repin

El Vikipedio
(Alidirektita el Ilja Repin)
Saltu al: navigado, serĉo
Ilja Jefimoviĉ Repin
REPIN portret REPIN.jpg
Memportreto de Ilja Repin
Nacieco ruso
Sukcesis kiel pentristo
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Ilja Jefimoviĉ REPIN (Ilya Yefimovich REPIN, ruse 'Илья Ефимович Репин') (4-a de aŭgusto 1844 (laŭ julia kalendaro, 24-a de julio) – 9-a de septembro 1930) estis fama rusia pentristo.

Li naskiĝis la 24-an de julio (la 5-an de aŭgusto), 1844, mortis la 29-an de septembro, 1930, en provincia vilaĝo Ĉuguevo en familio de milita loĝigitulo. Li lernis pentri en Ĉugueva lernejo de militaj topografistoj dum 1854–1857jj. Poste Ĉugueva ikonisto I.M.Bunakov lernis lin. Je la 1863 transveturis en Peterburgo kaj lernis en pentrist-lernejo.

Repin estis membro de grupo "peredviĵnikoj (movantoj)" , kiuj kreis kolegaron de junaj pentristoj kiuj ŝiris rilatojn kun akademiaj kanonoj kaj estiĝis adeptoj de realismo en rusa pentrarto. Peredviĵnikoj strebante per siaj kreaĵoj servi al la popolo, estis aranĝantaj de cirkulantaj pentraĵaj ekspozicioj. Dum 1880-j jaroj Repin pentris pri temo la revolucia movado en Rusio, vidante en revoluciistoj luktantojn pro popola feliĉo.

Repin tro fama por portretoj de samtempuloj. Li kreis portretojn de V. Stasov (1873), M. Musorgskij (1881 г.), Lev Tolstoj (1887 г.). Pli malfrue, Ilja Repin komencas labori pri historia temo.

Ilja Jefimoviĉ posedis la senton de bona pentrarta stilo, estis bonega koloruzanto, sed samtempuloj estis impresitaj unuavice pro akreco de la temaro. Li admiris la pentraĵojn de Jan Matejko kaj mem provis krei la historian pentrarton inspirante per ili. Tiuj influoj estas videblaj ekzemple en "Kozakoj de Zaporoĵje respondas al sultano Mehmed la 4-a".

Kelkaj verkoj de Ilja REPIN
Burlakoj ĉe Volgo (1870-1873)
Ivan Groznij kaj filo de li Ivan la 16-n de novembro 1581 (1885)
Kozakoj de Zaporoĵje respondas al sultano Mehmed la 4-a



[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.abcgallery.com/R/repin/repin.html
Ekstera ligilo  http://www.letart.com/xfds/0109/lb.htm
Ekstera ligilo  http://www.kunstmarkt.com/pagesmag/kunst/_id87604-/ausstellungen_berichtdetail.html
Ekstera ligilo  http://lib.ru/LITRA/REPIN
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj