Iljnicja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Irŝava en Transkarpatio

Bazaj informoj

Iljnicja, ukraine Ільниця, hungare Ilonca, rumane Ilniţa estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Irŝava.

Situo

Iljnicja situas inter montoj, laŭ rojo. Vinohradiv troviĝas 30, Irŝava 4 km-ojn.

Historio

La unua mencio devenis el 1450 en formo Ilonca. Post la mezepoko la regiono foje apartenis al Habsburga Imperio, foje al Transilvanio. En 1910 loĝis en Ilonca 4313 da homoj, (3325 rutenoj, 973 hungaroj. Ĝis 1920 Ilonca apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Ilosva, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Ilonca/Iljnicja. Ekde 1945 Iljnicja apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Nun loĝas en Iljnicja 8900 da homoj (rutenoj), escepte 3 % hungaroj.

Vidindaĵo