Illés (rokgrupo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rokgrupo Illés estis fama muzika grupo en la 1960-aj jaroj kaj iom poste.

Rokgrupo Illés

La grupo fondiĝis en 1957 kaj prenis la nomon de la fondinto kaj pianisto Lajos Illés. Komence ili ludis precipe eksterlandajn ŝlagrojn kaj ĵazojn. Ekde 1962 ilia repertuaro disvastiĝis pro ŝlagroj de Beatles. En la sekva jaro juna kantistino Zsuzsa Koncz aliĝis al la muzikistoj kaj ili havis jam furorajn sukcesojn. La ŝtato preskaŭ malpermesis la funkciadon de grupo Illés, ĉar ili ne konstruis la socialismon. Baldaŭe novaj membroj aliĝis: János Bródy, Zoltán Pásztory, Levente Szörényi kaj Szabolcs Szörényi.

Nova erao komenciĝis, ĉar ili muzikadis jam precipe proprajn komponaĵojn. Komenciĝis ankaŭ roloj en filmoj, eblecoj por muzikalbumoj. Furoris ŝlagro „Rohan az idő”. En grava programo de Hungara Televizio "Danckanto-festivalo" Illés atingis la unuan lokon kun ŝlagro „Még fáj minden csók”. Post 1968 la politiko interrompis kaj bojkotis la muzikgrupon. En 1974 laŭ la oftaj aliaj ekzemploj la grupo disiĝis kaj Levente Szörényi fondis novan sukcesan rokgrupon. Spite tion ili aranĝis poste memorkoncertojn.

En 2000 ili ricevis premion Kossuth.