Illarion Ivanoviĉ Voroncov-Daŝkov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Grafo Illarion Voroncov-Daŝkov.

Grafo Illarion Ivanoviĉ Voroncov-Daŝkov (n. en Sankt-Peterburgo, la 27-an de majo 1837 - m. la 15-an de januaro 1916 en sia Palaco Alupko) estis la lasta fama reprezentanto de la familio Voroncov, kiu funkciis kiel ministro en 1881-1897 kaj Ĝenerala Guberniestro de Kaŭkazio en 1905-1915. Li partoprenis en la konkero de Centrazio en la 1860-aj jaroj kaj estis nomumita Generalo en 1866.