Collombey-Muraz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Illarsaz)
Collombey-Muraz
Blazono de Collombey-Muraz
Blazono de Collombey-Muraz
Blazono de Collombey-Muraz
Preĝejo de Collombey
Preĝejo de Collombey
Preĝejo de Collombey
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Monthey
Koordinatoj  46° 16′ 12″ N 6° 57′ 0″ O / 46.27000 °N, 6.95000 °O / 46.27000; 6.95000 (mapo)Koordinatoj: 46° 16′ 12″ N 6° 57′ 0″ O / 46.27000 °N, 6.95000 °O / 46.27000; 6.95000 (mapo)
Areo 29,81 km²
Alteco 392 m super marnivelo
Poŝtkodo 1893
Komunumkodo 6152
Mapo de Collombey-Muraz
Mapo de Collombey-Muraz
Situa mapo de Collombey-Muraz
vdr

Collombey-Muraz estas komunumo en la distrikto Monthey en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 7564 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Collombey-Muraz situas en Suba Valezo ĉe la okcidenta bordo de la rivero Rodano en la ebenaĵo de la delto, kiun la rivero formas ĉe la alfluo al Lago Lemano. Interne de la komunuma teritorio situas tri eksklavoj de la komunumo Monthey. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Collombey-le-Grand, Collombey-le-Petit, Muraz kaj Illarsaz.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 29,81 km², de kiuj 36,6% estas kovritaj de arbaro, 40,4% servas por agrikulturo kaj 12,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Collombey-Muraz limas en nordo al Vionnaz, en nordnordoriento al Vouvry, en oriento al Aigle (VD), en sudoriento al Ollon (VD), en sudsudoriento al Monthey, en sudo al Troistorrents, kaj en okcidento al Châtel (Francio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Collombey-Muraz pasas la kantona ĉefvojo n-ro 21 de Saint-Maurice al Savojo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovjo A9 situas en distanco de 1 km de la komunuma centro alflanke de Rodano apud Saint-Triphon. Pere de stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Saint-Maurice al Saint-Gingolph la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estas grava industricentro. En Collombey situas unu el la du svisaj naftorafinejoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Collombey-Muraz datiĝas el la jaro 1263 kiel Columberio. Apud Barmaz en la 19-a jarcento estis trovitaj tomboj el neolitiko el la 4-a jarmilo antaxu Kristo. En la jaro 1972 sub la preĝejo de Muraz estis malkovrita romia bieno. Dum frua mezepoko Collombey-Muraz apartenis al la Priorejo Lutry. En la jaro 1246 ĝi estis akirita de la Abatejo Sankt-Maŭrico. En la jaro 1536 la Valezaj Dekonoj konkeris la komunumon kaj atribuis ĝin al la Voktejo Monthey, kies historian sorton ĝi ek de tiam dividis.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]