Ille (rivero)
Koordinatoj: 48°6′27″N 1°41′50″W / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 48.1075 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">48.1075°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <
La rivero Ille kanalizita en Rennes |
|
| Landoj en la akvobaseno | |
| Longo | 47
|
| Areo de la baseno | 470 |
La rivero Ille (Il en la bretona) estas rivero de Bretonio, kiu enfluas en la riveron Vilaine en Rennes, ĉefurbo de la departemento Ille-et-Vilaine nomata per tiuj du riveroj. Ĝia nomo troviĝas ankaŭ en la nomo de kelkaj municipoj : (Saint-Médard-sur-Ille ; Saint-Germain-sur-Ille ; Montreuil-sur-Ille).
Geografio[redakti]
La rivero Ille fontas je 3 km nordoriente de Dingé, je 6 km sudoriente de Combourg kaj longas je 47,1 km[1] kun baseno vasta je ĉirkaŭ 470 km².
La rivero Ille estas ligita al la rivero Rance per la kanalo de Ille kaj Rance. Tiu kanalo kreis vojon inter Rennes kaj la Manika Markolo, en kiun la rivero Rance enfluas ĉe St-Malo.
La rivero Ille trairas Montreuil-sur-Ille, Betton, kaj Rennes. Inter Montreuil kaj Rennes, la rivero paralelas al la kanalo.