Illinois Jacquet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Illinois Jacquet, proks. majon de 1947.
Foto de William P. Gottlieb.

Illinois Jacquet (fakte Jean-Baptiste Jacquet; * 31-an de oktobro 1922 en La Broussard[1], Luiziano; † 22-an de julio 2004 en Novjorko) estis fama ĵazmuzikisto. La tenorsaksofonisto estis konata pro siaj stiltranspaŝaj ideoj kaj komponaĵoj kaj ludis kun preskaŭ ĉiu ĵaz- kaj blusfamulo siatempa.

Li famiĝis en 1942 pro sia 80-sekunda soloo en Flying Home de Lionel Hampton. Ekde 1981 li koncertis kun sia propra bandego. Jacquet validis kiel unu el la plej grandiozaj saksofonistoj de la ĵazhistorio. Al pli vasta publiko li konatiĝis en 1993, kiam li kune kun la tiama prezidanto de Usono kaj ŝatokupa saksofonisto Bill Clinton ludis duope okaze de ties solena enoficiĝo. Lastan fojon li koncertis 16-an de julio 2004 en Novjorko; ses tagojn poste li mortis pro korinfarkto.


Vivo[redakti | redakti fonton]

Tombo de Illinois Jacquet sur Tombejo Woodlawn, Bronkso

Jean-Baptiste „Illinois“ Jacquet estis filo de siuanino kaj de kreola fervojlaboristo. La ŝercnomo „Illinois“ devenas de la indiana vorto ilinivek (= superulo). Lia pli aĝa frato estis trumpetisto Russell Jacquet (1917–1990).

Jacquet komencis labori en la aĝo de tri jaroj kiel frapdancisto en la patra bando. Poste li ludis tie komence frapinstrumentaron, postsekve saksofonon. Kiel membro de la bandego de Lionel Hampton Jacquet ludis en 1942 je la aĝo de 19 jaroj dum la kanto Flying Home tute novstilan soloon. Tiel li atentigis aliajn popularajn muzikistojn pri si. En 1945 li anstataŭis Lesteron Young ĉe la bando de Count Basie kaj surdiskigis kun ĝi multajn furorkantojn. En 1946 Jacquet fondis sian unuan propran bandon kaj jam frue koncertvojaĝis kun ĝi tra la mondo.

En 1983 li elkonstruis ĝin al granda orkestro, kun kiu li vojaĝis pli ol 20 jarojn tra Usono kaj Eŭropo. Jacquet akompanis ankaŭ famulojn kiel Louis Armstrong, Nat King Cole, Dizzy Gillespie, Charlie Parker, Jo Jones, Buddy Rich, Ella Fitzgerald kaj Miles Davis.

Al la plej konataj pecoj de Jacquet apartenas Black Velvet, Robbin's Nest kaj Port of Rico. Lia impulsiĝemo faris lin publikomagneto de la tutmonde prezenta koncertserio Jazz at the Philharmonic. Lian vivon kaj verkadon dokumentis en 1992 Arthur Elgort per la filmo Texas Tenor - The Illinois Jacquet Story. Inter la aktoroj ankaŭ estas la mita basinstrumentisto Ray Brown.

Lia tombo troviĝas en Novjorko sur Tombejo Woodlawn en la urboparto Bronkso apud la tombo de Davis.

Diskoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

Ŝelakdisko „Blow illinois Blow“ de Aladdin Records
  • 2004 Collates
  • 2004 Jacquet's Street [2004]
  • 2003 Live at Schaffhausen: March 1978
  • 2002 The Man I Love
  • 1999 Birthday Party
  • 1996 Big Horn
  • 1994 His All Star New York Band
  • 1994 Jazz at the Philharmonic: First Concert
  • 1988 Jacquet's Got It!
  • 1980 JSP Jazz Sessions, Vol. 1: New York
  • 1978 God Bless My Solo
  • 1976 On Jacquet's Street
  • 1973 The Man I Love (Black&Blue)
  • 1973 Blues from Louisiana
  • 1971 The Comeback
  • 1971 Genius at Work
  • 1969 The Blues: That's Me!
  • 1969 The Soul Explosion
  • 1968 Illinois Jacquet on Prestige! Bottoms up
  • 1968 The King
  • 1968 Bottoms Up
  • 1968 How High the Moon
  • 1966 Go Power
  • 1966 Illinois Flies Again

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. aŭ Broussard

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]