Illmitz
Bazaj informoj
Illmitz (ilmic), hungare Illmic estas komunumo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Neusiedl am See.
Situo
Illmitz situas sur ebenaĵo, proksime de lago Fertő, laŭ traira flankovojo. Neusiedl am See troviĝas 25 km-ojn.
Historio
Pli frue romianoj loĝis tie. En 896 hungaraj gentoj okupis la Karpatan basenon. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1217 en formo Igmellech. La turkoj detruis la vilaĝon en 1529 kaj en 1683. Longe estis 2 apudaj vilaĝoj "Supra" kaj "Suba" Illmic, kiuj unuiĝis en 1905. En 1910 1867 da loĝantoj loĝis, aŭstroj en majoritato, hungaroj en minoritato. Ĝis 1920 ĝi apartenis al Hungario, al Moson, al distrikto de Nezsider, poste al Aŭstrio. Fromaĝo de la komunumo havis agnoskon.
Vidindaĵoj
- baroka romkatolika preĝejo el la 18-a jarcento
- kolono pri Sankta Marteno
- statuoj pri Johano Nepomuka, Madono kaj Pieta