Illés Georch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Illés Georch
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1772 (1772-09-28)
Morto 31-an de julio 1835 (1835-07-31) (62-jaraĝa)
en Peŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo advokato • legal author
vdr

Illés GEORCH [ilEŝ georĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Georch Illés estis hungara advokato, juristo, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1832).

Illés Georch [1] naskiĝis la 28-an de septembro 1772 en tiama Etrekarcsa [etrekarĉa], kiu nuntempe estas vilaĝparto de Kráľovičove Kračany en Slovakio. Li mortis la 31-an de julio 1835 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Illés Georch frekventis mezlernejon en Pozsony, poste li studis teologion en Esztergom, fine denove en Pozsony lernis juron. En 1797 li aliĝis al nobela armeo kontraŭ Napoleono. Post la malvenka batalo li ekinstruis, sed samtempe li estis advokato. Ekde 1806 en Pest li okupiĝis nur pri juro. Li havis edzinon.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Paradigma conjugationis verborum et methodus iisdem recte utendi Hungaria propria (1799)
  • Honnyi törvény (1804-09) - kolektado de hungaraj leĝoj
  • Magyarország uralkodóinak származások és jelesebb tetteinek rövid leirása (1818)
  • A magyar helyesirás fő rendszabásairól (Ĉefaj reguloj de la hungara ortografio) (1821)

Fontoj[redakti | redakti fonton]