Ilm (alfluanto de Saale)

El Vikipedio
(Alidirektita el Ilm)
Saltu al: navigado, serĉo
Ilm
Ilm (alfluanto de Saale)
la rivero proksime de Langewiesen
Bazaj informoj
Situo en centra Turingio (Germanio)
Longeco 129 km km
Fluo
Fonto fontorojoj Lengwitz kaj Freibach
· Alteco 750 resp, 950 m super marnivelo m super marnivelo
Enfluejo en la riveron Saale apud Großheringen
· Alteco 120 m super marnivelo m super marnivelo
Altecodiferenco 630 resp, 830 m m
Geografio
Urboj survojaj Ilmenau, Vajmaro kaj Apolda, krome la urbetoj Langewiesen, Stadtilm, Kranichfeld, Bad Berka kaj Bad Sulza
v  d  r
Information icon.svg

La Ilm estas rivero, en la federacia lando Turingio de Germanio. Ĝi fontas en du lokoj ĉe la norda rando de la mezalta montaro Turingia Arbaro. Post entute 129 kilometroj (kalkulante de la fontoloko de la plej longa fonta rojo) ĝi enfluas la riveron Saale. La plej grandaj urboj survojaj estas Ilmenau, Weimar kaj Apolda, krome la urbetoj Langewiesen, Stadtilm, Kranichfeld, Bad Berka kaj Bad Sulza.

La nomo devenas de la vorto ulmo, arboj da kiuj historie multaj bordis la unuan parton de la rivero. Ulmaj folioj retroveblas ekzemple en la blazono de la urbo Ilmenau ("ulma herbejo"). Post Saale, Werra kaj Unstrut temas pri la kvara plej longa rivero de Turingio. Sur la tuta rivera vojo ne ekzistas eĉ unu akvobaraĵo, kio por Turingia rivero estas nekutimaĵo.

La marĉaj apudriveraj arbaroj Ilmauen inter Ilmenau kaj Langewiesen estas natura protektejo


akvomuelejo kaj historia ligna ponto en Buchfart
la roko "Burgstein" ĉe la suda deklivo de la rivera valo apud Langewiesen
la rivera valo apud Bad Berka

Urboj kaj komunumoj laŭlonge de la rivero[redakti]

  • Stützerbach (Km 5)
  • Manebach (Km 11)
  • Ilmenau (Km 15)
  • Grenzhammer (Km 17)
  • Langewiesen (Km 20)
  • Gräfinau-Angstedt (Km 25)
  • Cottendorf kaj Dörnfeld (Km 31)
  • Griesheim (Km 33)
  • Stadtilm (Km 38)
  • Großhettstedt (Km 43)
  • Kleinhettstedt (Km 44)
  • Dienstedt (Km 46)

limo inter la distriktoj Ilm kaj Weimarer Land