Ilmenau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Ilmenau

Ilmenau [ILmenaŭ] estas urbo en la germana federacia lando Turingio. La urbo situas borde de la rivero Ilm kaj estas la plej granda urbo de la samnoma distrikto Ilm.

urbodomo
Universitata konstruaĵo
La katolika preĝejo de Sankta Jozefo.
La tramvoja haltejo Pörlitzer Höhe.


Historio

lmenau estis fondita en la 13-a jarcento, kiam ĝi unue estas nomita en 1273. Ekde 1341 ĝi havas kelkajn urborajtojn. Inter 1660 kaj 1920 ĝi apartenis al la dinastio de Saksio-Vajmaro, pli frue la regantoj ĉirkaŭ Ilmenau estis la dinastio de Kevernburg, de Schwarzburg kaj de Henneberg (Meiningen.

Inter 1471 ĝis 1626, kuprominado faris gravan kontribuon al la ekonomio de Ilmenau. En 1611, tiuj minoj produktis laŭtaksajn 38 tunojn da kupro kaj 188 kg da arĝento. Produktado atingis tiujn nivelojn denove en la 1730-aj jaroj, dum mallonga reenkonduko de kuprominado sub la gvidado de Johann Wolfgang von Goethe. Poste, en la 19-a kaj 20-a jarcentoj, fluorspato kaj mangano estis elminitaj ĉi tie.

En la frua 19-a jarcento, Ilmenau estis unu el pluraj lokoj kie homoj iris por akvokuradotraktadoj en hidropatejojn. La hidropatejo de Ilmenau estis servita fare de la doktoroj Schwabe, Fitzler, Baumbach, kaj Preller. Ĝis 1870, Ilmenau restis urbeto de ĉirkaŭ 3000 loĝantoj, sed tiam la industria revolucio atingis la urbon. Kelkaj fabrikoj por porcelano (Graf von Henneberg Porzellan, ekde 1777), vitrovaroj (la Sofienhütte ekde 1852) kaj ludiloj formiĝis. En 1879 la urbo ricevis fervojan interligon al Erfurto (norden), 1881 al Gehren / Großbreitenbach (sudorienten) kaj 1904 al Schleusingen (sudokcidenten).

La universitato estis fondita en 1894 kiel Thüringisches Technikum. Nun, ĝi estas la Technische Universität Ilmenau, kie la Internaciaj studentaj semajnoj (ISWI) okazas ĉiun duan jaron. La eŭropaj ĉampionadoj de sledado (organizitaj fare de la asocio FIL) okazis en la jaro 1934-a en la urbo.

Dum la lastaj jaroj de la Dua Mondmilito, Ilmenau estis la loko de fabrikado unusida batalantoversio de la Horten Ho 229 V6 (Versio 6), reagaviadiloj.

En 1952 la Distrikto Ilmenau estis fondita. Ĝi havis areon de proksimume 380 kvadratmetroj kun populacio de ĉirkaŭ 70.000 loĝantoj. Ilmenau estis la ĉefurbo de tiu distrikto. En 1994 ĝi estis kunfandita kun Distrikto Arnstadt en la nordo al la nova Distrikto Ilm kun Arnstadt kiel kapitalo.

Urbopartoj

Kvin najbaraj vilaĝoj apartenas hodiaŭ al la urbo, nome:

  • Oberpörlitz
  • Unterpörlitz
  • Heyda
  • Roda
  • Manebach

Faktoj

  • Situo: 50° 41' NO, 10° 55' OR (mapo) Mapo
  • Areo: 6.265 hektaroj
  • Alteco: averaĝe 500 metrojn super la marnivelo
  • Enloĝantoj: 26.713 (30.06.2005)
  • Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Elstaruloj kun iuj ligoj al la urbo

Vidu ankaŭ

Migradopado Von Bach zu Goethe

Vidindaĵoj

Literaturo

Ĝenerale
Fakliteraturo
  • Gerhard Schlössinger: Zwischen Ilmenau und Schwarzburg. Greifenverl., Rudolstadt 1967.
  • Willi Ehrlich: Ilmenau - Gabelbach - Stützerbach. Die Goethe-Gedenkstätten und der Wanderweg „Auf Goethes Spuren“. Nationale Forschungs- und Gedenkstätten der Klassischen Dt. Literatur in Weimar, Weimar 1989. ISBN 3-7443-0007-2
  • Stephan Dahmen, Claudia Fiala: St. Jakobus Ilmenau. Schnell & Steiner, Regensburg 1995.
  • Julius Voigt: Goethe und Ilmenau. Unter Benutzung zahlreichen unveröffentlichten Materials dargestellt. Xenien-Verlag, Leipzig 1912, 1990 (Reprint). ISBN 3-7463-1658-8
  • Kurt Steenbuck: Silber und Kupfer aus Ilmenau. Ein Bergwerk unter Goethes Leitung. Böhlaus Nachfolger, Weimar 1995, 2002. ISBN 3-7400-0967-5
  • Wilfried Nax, Carola Rittig, Petra Lindner: Die Technische Universität Ilmenau. Sutton, Erfurt 2003. ISBN 3-89702-603-1
  • Arne Martius: Zwangsarbeiter in Ilmenau. Ilmenau 2004. ISBN 3-00-016747-1


Eksteraj ligiloj

greke http://www.ilmenau.de greke http://www.ilmenau.de/struktur.htm#Einwohnerzahl greke http://www.ilmenauwiki.de greke http://gutenberg.spiegel.de/goethe/gedichte/ilmenau2.htm

Ŝablono:LigoLeginda