Ilona Banga

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ilona Banga, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Banga Ilona, laŭ edzina nomo Baló Józsefné estis hungara biokemiisto.

Ilona Banga

Ilona Banga naskiĝis la 3-an de februaro 1906 en Hódmezővásárhely. Ŝi mortis la 11-an de marto 1998 en Budapeŝto.

Biografio

Ilona Banga frekventis universitatojn en Szeged kaj Vieno inter 1924-1929. Ŝi estis la ĉefa kunlaboranto de Albert Szent-Györgyi inter 1931-1945, sed ŝi tiutempe faris ankaŭ studvojaĝojn en Vieno, Napolo, Liège, Oxford. Post la 2-a mondmilito ŝi havis postenojn en Budapeŝto. En 1952 ŝi iĝis kandidato, post 3 jaroj ŝi doktoriĝis. En 1957 ŝi studvojaĝis al Bazelo. Ŝi ricevis premion Kossuth en 1955 (kune kun ŝia edzo József Baló), inter 1975-1986 ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto)

  • Structure and function of elastin and collagen 1966
  • Új tropasav-származékok 1929
  • Elasztin és elasztáz az atherosclerosiskutatásban 1978
  • diversaj artikoloj en fakrevuoj

Fontoj

Albert Szent-Györgyi kaj Ilona Banga