Ilona Bencze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilona Bencze
Persona informo
Naskiĝo 3-an de novembro 1947 (1947-11-03) (76-jaraĝa)
en Nagykanizsa
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Gábor Maros
Okupo
Okupo aktoro • reĝisoro
vdr

Ilona Bencze [bence], hungare Bencze Ilona, Esperante Helena Bencze estas hungara aktorino, voĉoaktoro kaj reĝisoro. Ŝia edzo estis Gábor Maros.

Ilona Bencze naskiĝis la 3-an de novembro 1947 en Nagykanizsa.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ilona Bencze finis la aktoran ĉeflernejon en 1972. Ŝi tuj komencis sian aktoran karieron en Teatro Madách, kie restis ĝis 1991. Poste ŝi aliĝis al diversaj (ankaŭ provincaj]] teatroj, ekzemple Teatro de Kecskemét kaj Teatro Petőfi (Sopron), dume ŝia voĉo ofte estis aŭdebla en Hungara Radio. Ŝi ricevis premiojn en 1988 kaj en 2009 en 2015. Ŝi naskis filinon.

Roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 12 filmoj inter 1971-2006
  • 15 televiziaj filmoj inter 1971-2002, ekzemple Rózsa Sándor (Sándor Rózsa), serio, 1971; Szomszédok (Najbaroj), serio, 1989
  • 4 reĝisoradoj
  • diversaj teatraĵoj, ekzemple Mór Jókai: Filoj de l' ŝtonkora homo; Fantomo de la operejo; Imre Madách: Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo)

Fontoj[redakti | redakti fonton]