Ilona Staller
Ilona STALLER (elp. ŜTALLER), pli bone konata kiel Cicciolina (naskiĝis la 26-an de novembro 1951 en Budapeŝto) estas iama hungara pornoaktorino. Post sia retiriĝo el pornonegoco, ŝi ekaktivis en politiko ĉe itala, libertanisma partio Partito Radicale (Radikala Partio).
Staller naskiĝis kiel filino de oficisto de la hungara intern-afera ministerio. Ŝia patrino estis akuŝistino. En aĝo de 13, Staller eklaboris en hungara modelagentejo.
Post sia translokiĝo al Italio, ŝi estis konata en la 1970-aj jaroj per radiospektaklo Radio Luna. Pro tiu ĉi spektaklo ricevis ŝi la aktorinan nomon Cicciolina, italan vorton pri karesado.
En 1978 Cicciolina okupis la gazetajn kovrilpaĝojn, kiam ŝi antaŭ kamerao montris siajn mamojn, kio antaŭe estis neimagebla en itala televido. Dum 1979 ŝi iĝis listogvidanta kandidato de la Lista del Sole, unua verda partio de Italio. Dum 1985 aniĝis al Partito Radicale kaj batalis kontraŭ la nuklea energio, por homaj rajtoj kaj kontraŭ malsatego en la mondo. Ŝi estis elektita en 1987 per direkta mandato en roma urboparto Lazio al la itala parlamento.
1989 surigis Cicciolina sian lastan pornofilmon.
En 1991 edziniĝis al usona artobjekta komercisto Jeff Koons, sed en 1992 ili jam divorcis. Post la disiĝo naskis ŝi la komunan infanon Ludwig, kun kiu ŝi forlasis Usonon. Koons akiris en 1998 – post longa juĝproceso - la zorgorajton pri la filo, sed la filo restis ĉe Staller en Italio.
Ŝi plu aktivas en politiko por liberalaj kaj medioprotektaj temoj.
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Oficiala paĝaro de Ilona Staller Pornografia enhavo (itale).
- Seksumo kaj la politiko de Ilona Staller el la paĝaro de la Internacia muzeo de virinoj, artikolo havebla angle, arabe, france kaj hispane.
- Paĝo pri Ilona Staller en Adult Film Datbase. Retejo pri pornografiaj filmoj (angle).
- Paĝo pri Ilona Staller en Internet Movie Database (angle).