Ilskij

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ilski (ruse Ильский) estas urbotipa komunumo en la sudrusia krasnodara regiono, kun 23.097 loĝantoj (kalkulo 2009).

Enhavo

[redakti] Geografio

La komunumo situas ĉe la nordokcidenta parto de la Granda Kaŭkazio ĉ. 40 km sudokcidente de la regiona ĉefurbo Krasnodar ĉe rivereto Il en la akvokolekta areo de Kuban. Norde de la loko etendiĝas la intense agrikulture uzata Kubana ebenaĵo, dum rekte sude altiĝas la arbarkovritaj etendaĵoj de la Kaŭkazo.

Ilski apartenas al distrikto Severskaja, kies administra centro estas la Stanica Severskaja, ĉ. 10 kilometrojn oriente.

[redakti] Historio

La loko estiĝis en 1863 kiel Stanica Ilskaja de la kubanaj kozakoj. Ĝi estis nomata laŭ la rivero kaj ĝi estis la unua en areo sudokcidente de Krasnodar, tiam nomata Jekaterinodar. Samjare, oni malkovris en la proksimo nafton. La unua naftoboro okazis en 1866 okcidente de la loko sur teritorio de la hodiaŭa Rusio.

La loko en 1947 ricevis la statuson de urbotipa komunumo, danke al la rapide disvolviĝinta naftoproduktado.

[redakti] Kulturo kaj vidindaĵoj

En Ilski videblas preĝejo el 1871–1873.

Sude de la loko troviĝas pluraj gravaj mezŝtonepokaj trovitaĵejoj de bizon- kaj mamutĉasistoj. Ilin malkovris en 1898 la franca arkeologo Joseph de Baye (1853–1931).

[redakti] Ekonomio kaj infrastrukturo

En Ilski funkcias ekde 1952 la uzino pri argilaĵoj kaj baritaĵoj por profundboradaj lavaĵoj. Krom tiu ekzistas ankaŭ uzinoj de konstrumaterialoj kaj lignoprilaboro, nutraĵindustrio.

La komunumo situas ĉe la en 1888 inaŭgurita fervoja linio Tiĥoreck–Krasnodar–Novorossijsk (staciona nomo Ilskaja).

Tra Ilski kondukas la longvojo A146 Krasnodar–Krimsk–Novorossijsk.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj