Iltios-Funikularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iltios-Funikularo

La funikularo[redakti | redakti fonton]

La Iltios-Funikularo (germane nomita: Standseilbahn Unterwasser–Iltios (DUI) aŭ simple Iltiosbahn) estas funikularo en Unterwasser en la komunumo Malnov-Sankt-Johano en Togenburgo en Kantono Sankt-Galo, Svislando.

Portanta kompanio[redakti | redakti fonton]

La funikularo apartenas al la kompanio Bergbahnen Unterwasser-Iltios-Chäserrugg AG (BUIC AG), kiu ankaŭ funkciigas ĝin.

Vojo[redakti | redakti fonton]

La Itlios-Funikularo komenciĝas je 911 m sub la loko Früeweid en Unterwasser kaj havas longecon de 1195 m. La sojlalteco en la monta haltejo Iltios situas je 1339 m super la marnivelo. De tie la Chäserrugg-Aertelefero daŭrigas la vojon ĝis la pinto de la monto Chäserrugg al alteco de 2262 m super la marnivelo. Krome ĉe la monta haltejo Iltios komenciĝas ankaŭ diversaj sikliftoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La funikularo estis malfermita en la jaro 1934 kaj transformita en la jaro 2005. La originala ŝpurlargeco estis larĝigita de 800 mm al 1000 mm. Ĝis la jaro 2012 la kompanio BUIC planas la akiradon de nova motormaŝino kaj novajn vagonojn, kio konsiderinde altigos la kapaciton.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La Iltios-Funikularo ĉefe estas utiligata de montarmigrantoj kaj vintraj sportistoj. La funikularo apartenas al la infrastrukturo de la skiregiono Supra Togenburgo, al kiu apartenas la skivojoj de Wildhaus, Unterwasser kaj Malnov-Sankt-Johano.

Ciferoj[redakti | redakti fonton]

En la sezono 2005/2006 la funikularo entreprenis dum 284 tagoj entute 21 560 veturojn kaj transportis entute 351 849 pasaĝerojn.

La Iltios-Funikularo posedas du vagonojn por po 100 personojn. Ĝia maksimuma kapacito estas 850 personojn hore en ĉiu direkto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]