Imaginara parto
El Vikipedio
La komplekso ebeno. La imaginara parto de kompleksa nombro z = x+iy estas y.
En matematiko, la imaginara parto de kompleksa nombro z, estas la dua ero de la ordigita duopo de reelaj nombroj prezentanta z. Se z = (x, y), aŭ ekvivalente, z = x+iy, do la imaginara parto de z estas y. Ĝi estas skribata kiel Im z. La kompleksa funkcio Im z de argumento z estas ne holomorfa, aŭ alivorte ĝi ne havas derivaĵon en senco uzata en la kompleksa analitiko.
La imaginara parto povas esti esprimita per la kompleksa konjugito
kiel
.
Por kompleksa nombro en trigonometria prezento
- z = r(cos φ + i sin φ) aŭ z = r eiφ
la imaginara parto estas
- Im z = r sin φ.

.