Imagita komunumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La "imagita komunumo" estas nocio kreita de Benedict Anderson, kiu asertas, ke nacio estas socie konstruita komunumo, t.e. imagita de la homoj, kiuj perceptas sin kiel membrojn de tiu grupo. La libro de Anderson Imagined Communities [Imagitaj Komunumoj], en kiu li klarigas tiun koncepton profunde, eldoniĝis en 1983.

Superrigardo

Benedict Anderson difinis nacion kiel "imagitan politikan komunumon, kiun oni imagas kaj kiel imanente limhavan kaj kiel suverenan". Imagita komunumo diferencas de efektiva komunumo per tio, ke ĝi ne estas (nek povas esti) bazita sur ĉiutaga senpera homa interagado inter siaj membroj. Anstataŭe, membroj tenas enmense imagon pri sia afineco. Ekzemplo estas la komuna nacieco, kiun oni sentas kun aliaj nacianoj, kiam la propra "imagita komunumo" partoprenas pli grandan eventon kiel la Olimpikojn. Anderson klarigas, ke nacio estas "imagita, ĉar la membroj eĉ de la plej malgranda nacio neniam konos la plimulton de siaj kunmembroj, renkontos ilin aŭ eĉ aŭdos pri ili, sed en la kapo de ĉiu el ili vivas la imagbildo de ilia komuneco". Verŝajne la anoj de la komunumo neniam senpere ekkonos unu la alian, sed ili eble havas similajn interesojn aŭ identiĝas kiel partoj de la sama nacio. Ankaŭ la amaskomunikiloj kreas imagitajn komunumojn per celado al amasa ricevantaro aŭ per ĝeneraligado, alparolante civitanojn kiel publikon.

Oni imagas, ke tiujn komunumoj estas kaj limhavaj kaj suverenaj. Ili estas limhavaj pro tio, ke nacioj havas "finiajn, kvankam elastajn limojn, malantaŭ kiuj troviĝas aliaj nacioj". Ili estas suverenaj tiom, kiom neniu dinastia monarkio rajtas pretendi aŭtoritaton super ili, kio estas ideo estiĝinta en la frua moderna epoko:

"... la koncepto naskiĝis en epoko, en kiu klerismo kaj revolucioj detruis la legitimecon de la die instalita hierarkia dinastia regno. Maturiĝante en stadio de la homa historio, en kiu eĉ la plej piaj adeptoj de iu ajn universala religio seneskape alfrontiĝis al la vivanta plurismo de tiaj religioj kaj la [rekta rilato] inter la ontologiaj pretendoj kaj teritoria etendiĝo de ĉiu kredo, nacioj revas esti liberaj, kaj, eĉ se sub Dio, senpere liberaj. La garantiaĵo kaj la emblemo de tiu libereco estas la suverena ŝtato."

Eĉ se ni eble neniam vidos iun en nia imagita komunumo, ni scias pro komunikado, ke ili ekzistas.

Fine, nacio estas imagita komunumo, ĉar "senkonsidere pri la efektiva malegaleco kaj ekspluatado, kiuj eble regas en ĉiu el ili, nacio estas ĉiam konceptata kiel profunda, horizontala kamaradaro. Finfine Tia frataro estas tio, kio ebligas, ke dum la pasintaj du jarcentoj tiom da milionoj da homoj pretas ne tiom mortigi kiom morti pro tiaj limigitaj imagaĵoj."

Laŭ Anderson, kreado de imagitaj komunumoj ebliĝis pro la "preskapitalismo". Kapitalistaj entreprenistoj presis siajn librojn en la popola lingvo (anstataŭ en ekskluzivaj skriblingvoj kiel la latina) por maksimumigi la disvendadon. Sekve, legantoj parolantaj diversajn lokajn dialektojn ekkapablis kompreni unu la alian, kaj komuna diskurso estiĝis. Anderson argumentis, ke la unuaj eŭropaj nacio-ŝtatoj tiel formiĝis ĉirkaŭ siaj "naciaj preslingvoj".

Rilateco

Benedict Anderson alvenis al sia teorio, ĉar li opiniis nek la marksisman nek la liberalan teorion adekvata por klarigi la naciismon.

Anderson povas esti atribuita al la "historiisma" aŭ "modernisma" pri-naciisma skolo kune kun Ernest Gellner kaj Eric Hobsbawm, ĉar li tezas, ke nacioj kaj naciismo estas produktoj de la moderna epoko kaj estis kreitaj kiel rimedoj por atingi politikajn kaj ekonomiajn celojn. Ĉi tiu skolo estas kontraŭmetita al tiu de la pratempistoj, kiuj kredas, ke nacioj, se ne naciismo, ekzistas jam ekde la frua homa historio. La nocion de imagitaj komunumoj eblas konsideri formo de socia konstruismo egala al la koncepto de imagitaj geografioj, kiu devenas de Edward Said.

Kontraste kun Gellner kaj Hobsbawm, Anderson ne estas malamika al la naciisma ideo, nek li kredas, ke la naciismo estas kadukiĝinta afero en tutmondiĝanta mondo. Anderson aprezas la utopian elementon en la naciismo. Laŭ lia teorio pri imagitaj komunumoj, la ĉefaj kaŭzoj de naciismo estas la malaltiĝanta signifo de privilegia aliro al apartaj skriblingvoj (kiel la latina) pro amasa legopovo en la popolaj lingvoj; la movado por abolicii la ideon de regado pro didonita rajto kaj la heredan monarkion; kaj la estiĝo de presmaŝina kapitalismo – kiuj ĉiuj estas fenomenoj aperantaj ekde la komenco de la Industria Revolucio.

Anthony Smith diras, ke eĉ kiam nacioj estas produktoj de la moderno, eblas trovi etnajn elementojn, kiuj pluvivas en modernaj nacioj. Etnoj diferencas de nacioj. Nacioj estas la rezulto de triobla revolucio, kiu komenciĝas per la evoluo de kapitalismo kaj kondukas al burokratia kaj kultura alcentriĝo kune kun perdo de potenco ĉe la katolika eklezio. Smith tezas, ke ekzistas multe da kazoj de antikvaj nacioj, kaj sekve oni ne povas konsideri lin modernisto.

Vidu ankaŭ

naciismo, Benedict Anderson, Ernest Gellner, Eric Hobsbawm