Immánuel Lőw

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Immánuel Lőw [lOv], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lőw Immánuel estis hungara ĉefrabeno, orientalisto. Lia patro estis Lipót Lőw, lia duonfrato estis Vilmos Lőw. Iu aprezis lin la plej scienca rabeno de la mondo.

Busto pri Immánuel Lőw

Immánuel Lőw [1] naskiĝis la 20-an de januaro 1854 en Szeged. Li mortis la 19-an de julio 1944 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Immánuel Lőw frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste universitaton en Berlino, kie li rabeniĝis. Li estis elektita ĉefrabeno de Szeged en 1878. Li lernis multajn lingvojn, li estis la unua stenografisto de sia naskiĝurbo. En 1920 li estis kondamnita je malliberejo, ĉar li parolis kontraŭ la Horthy-reĝimo. Inter 1927 kaj 1939 li estis deputito de la judeco en la supera ĉambro.

Li estis fondinta membro de Societo Dugonics.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Aramäische Pflanzennamen (1881)
  • A szegedi zsidók 1785–1885 (La judoj en Szeged), (1885)
  • Die Flora der Juden (1926–34) - ĉefverko en 4 volumoj

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo kaj busto en Szeged

Fontoj[redakti | redakti fonton]