Trăiască Regele

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Imnul Regal)
Partituro de la Reĝa Himno

Trăiască Regele (Vivu la Reĝo) aŭ Imnul Regal (La Reĝa Himno) estis la himno de Unuiĝintaj Princlandoj kaj sekve de Reĝlando de Rumanio en la jaroj 1866-1947. La melodion komponis kapitano Eduard Hübsch, posta estro de muzika departamento en la Ministerio de Armeo. La tekston verkis Vasile Alecsandri en la jaro 1881, en kiu Rumanio fariĝis reĝlando.

Teksto[redakti | redakti fonton]

Trăiască Regele

În pace și onor
De țară iubitor
Și-apărător de țară.
Fie Domn glorios
Fie peste noi,
Fie-n veci norocos
În război, război.

O! Doamne Sfinte,
Ceresc părinte,
Susține cu a Ta mână
Coroana Română!

Trăiască Patria
Cât soarele ceresc,
Rai vesel pământesc
Cu mare, falnic nume.
Fie-n veci el ferit
De nevoi, nevoi.
Fie-n veci locuit
De eroi, eroi.

O! Doamne Sfinte,
Ceresc Părinte,
Întinde a Ta mână
Pe Țara Română!

Vivu la Reĝo

En paco kaj honoro
La landon amanta
Kaj ĝin defendanta.
Estu li sinjoro glora
Regu li super ni,
Senfine li estu sukcesa
Je milito, milito.

Ho, Sankta Dio,
Ĉiela patro,
Tenu per Via mano
La kronon rumanan!

Vivu la Patrujo
Kiel ĉiela suno,
Ĝoja surtera paradizo
Kun granda, estimata nomo.
Senfine ĝi estu protektata
De malprospero.
Senfine ĝi estu enloĝata
De herooj, herooj.

Ho, Sankta Dio,
Ĉiela patro,
Metu Vian manon
Sur la landon rumanan!