Imperato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Imperata)

Imperato aŭ laŭ la latina scienca nomo Imperata estas malgranda genro de herboj el la familio de Poacoj kaj subfamilio de Panicoideae konataj foje kiel satenvostoj. Tiuj specioj estas ĉiujaraj rizomaj herboj indiĝenaj de la tropikoj kaj de regionoj de varmaj temperaturoj tutmonde. Plej konata specio estas Imperata cylindrica, kiu estas rekonata kiel fiherbo en multaj lokoj kaj kultivita kiel ornamplanto en aliaj.

Kelkaj specioj estas la jenaj:

  • Imperata brasiliensis - Brazila satenvosto
  • Imperata brevifolia - Kalifornia satenvosto
  • Imperata conferta - Pluma satenvosto
  • Imperata contracta - guayanilla [guajanIja]
  • Imperata cylindrica - Arĝenta satenvosto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]