Imperativo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imperativo estas gramatika formo por esprimi ordonon.

En Esperanto imperativo estas la verba finaĵo -u, sed ĉar la sama finaĵo estas uzata ankaŭ por esprimi volon/deziron ĝi nomiĝas ankaŭ volitivo.

En kelkaj lingvoj (kiel volapuko kaj Bolak), volitivo kaj imperativo havas apartan formon, ĝenerale, en hindeŭropaj lingvoj havas la saman formon.

Esprimojn kiel "bonvole" klarigas pri la imperativo aŭ volitiva uzo. En kelkaj lingvoj, kiel la portugala, ankaŭ la vortkonstruo kaj voĉlaŭteco klarigas tion. En la ĝermanaj lingvoj, la normala uzo estas la imperativa, kaj oni devas uzi "bonvolaj formuloj" por klarigi la volitivon, sed en aliaj, kiel la portugala, volitiva estas normala uzo, kaj oni devas uzi formulojn kiel "mi ordonas" por marki la imperativon. Tio kaŭzas interkulturajn problemojn, ĉar ekzemple, portugallingvano ne uzos ofte en Esperanto "bonvole" aŭ "dankon" kaj ŝajnos kruda al ĝermanparolanto.