Imperia fazano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Imperia fazano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Lophura
Specio: L. × imperialis
Lophura × imperialis
(Delacour & Jabouille, 1924)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Imperia fazano, Lophura × imperialis estas birdo de la familio de Fazanedoj. Ĝi estas malhelblua, mezgranda, ĝis 75 cm longa, fazano kun nuda ruĝa vizaĝa haŭtaĵo, blua kresto, ruĝaj kruroj kaj brila plumaro. Ino estas bruna kun levebla mallonga plumokresto, nigrecaj vosto kaj unuarangaj flugilplumoj.

La Imperia fazano troviĝas en la arbaroj de centra Vjetnamio kaj eble en Laoso. Ties aspekto similas al alia vjetnama enigma birdo, nome la Vjetnama fazano, sed ĝi estas pli granda, havas pli longan voston, malhelbluajn kreston kaj ĉiujn vostoplumojn. Dume tiu laste menciita specio havas blankajn kreston kaj centrajn vostoplumojn.

Antaŭe konata nur el paro alportita viva al Eŭropo de Jean Théodore Delacour en 1923, tiu specio estis remalkovrata en 1990, kiam nematura masklo estis kaptata de rikoltisto de rotango. Alia nematura masklo estis kaptata en februaro de 2000.

Tiu rara birdo finfine rezultis ne esti vera specio, sed nature vivanta hibrido de Vjetnama fazano kaj de la subspecio annamensis de la Arĝenta fazano.[1]

Ĝi estis iam situa en genron Hierophasis. La taksonomia statuso de la tri vjetnamaj endemiaj formoj de la genro Lophura nome, L. e. edwardsi, L. e. hatinhensis kaj tiu ĉi specio estas necerta. Ĝi estas monotipa, tio estas sen subspecioj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. A. Hennache, P. Rasmussen, V. Lucchini, S. Rimondi, E. Randi. 'Hybrid origin of the imperial pheasant Lophura imperialis (Delacour and Jabouille, 1924) demonstrated by morphology, hybrid experiments, and DNA analyses'. Biological Journal of the Linnean Society, Volume 80, Number 4, December 2003, pp. 573-600. COI:10.1111/j.1095-8312.2003.00251.x.