Imperia tufkormorano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Imperia tufkormorano
Imperia tufkormorano, Phalacrocorax (atriceps) bransfieldensis.Antarkta duoninsulo.
Imperia tufkormorano, Phalacrocorax (atriceps) bransfieldensis.
Antarkta duoninsulo.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. atriceps
Phalacrocorax atriceps
(King, 1828)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Imperia tufkormorano (Phalacrocorax atriceps) estas blankanigra kormorano indiĝena de multaj ĉeantarktaj insuloj, la Antarkta duoninsulo kaj suda Sudameriko, ĉefe en rokaj marbordaj regionoj, sed surloke ankaŭ ĉe grandaj insulaj lagoj. Ĝi estas foje lokita en la genro Leucocarbo anstataŭe. Ĝi estas konata ankaŭ kiel Imperia kormorano, Bluokula kormorano, Bluokula tufkormorano kaj per multaj aliaj nomoj, kaj estas unu el plej granda grupo de kormoranoj nome bluokulaj tufkormoranoj.[1] Ties taksonomio estas tre komplika, kaj kelkaj subspecioj estas ofte konsiderataj separataj specioj anstataŭ simplaj subspecioj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La taksonomio estas tre komplika kaj la specilimoj ene de tiu grupo restas nesolvite. Jenaj taksonoj estas kutime konsiderataj parto de tiu grupo:

Blankavanga Imperia tufkormorano P. (a.) atriceps kun nigravanga P. (a.) albiventer aliflanke. Kanalo Beagle, Argentino

Dum kelkaj fakuloj akceptas ĉiujn el la supre menciitaj taksonoj – escepte albiventer – kiel separataj specioj,[6][7] aliaj konsideras ĉiujn subspecioj de ununura specio[8] (kiel oni faras en tiu artikolo). Alternative, kelkaj agnoskas du speciojn, nome la blankavangan P. atriceps (kun subspecioj bransfieldensis, nivalis kaj georgianus) kaj la nigravangan P. albiventer ( kun subspecioj melanogenis kaj purpurascens),[9] aŭ oni sugestis, ke la tri specioj estu agnoskataj: P. atriceps (inkl. albiventer), P. georgianus (kun subspecioj bransfieldensis kaj nivalis), kaj P. melanogenis (kun subspecioj purpurascens kaj eble verrucosus, kvankam tiu lasta estas relative distinga, kaj plej konsideras ĝin kiel separata specio, nome la Kergelena tufkormorano).[2]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Nematurulo de P. (a.) albiventer en Patagonio, Argentino.

La Imperia tufkormorano havas totalan longon de 70-78 cm kaj pezas 1.8-3.5 kg, kaj maskloj averaĝe estas pli grandaj ol inoj.[2] Ĝi havas brilajn nigrajn plumojn kovrantajn plej el sia korpo, kun tre blankaj ventro kaj antaŭa kolo. Ĝi posedas distingan ringon de blua haŭtaĵo ĉirkaŭokule, oranĝecflavan nazan karunklon, rozkolorecajn krurojn kaj piedojn kaj erekteblan nigran kreston.[6] For de la reprodukta sezono, plenkreskuloj ne havas la kreston, havas pli malhelan vizaĝan areon, kaj malpli aŭ ne blankon en la dorso aŭ flugiloj.[2]

La subspecioj varias ĉefe pri la kvanto de blanko en vangoj aŭ orelareo, flugiloj kaj dorso. Plej taksonoj havas blankajn vangojn kaj orelareon, sed tiuj estas nigraj en albiventer, purpurascens kaj melanogenis.[2] La idoj estas uniforme brunecaj, kaj nematuruloj estas brunecaj kaj blankaj (anstataŭ blankanigraj), havas malhelan vizaĝan haŭtaĵon, kaj ne havas la oranĝecflavan nazan karunklon nek la bluan okulringon.[2]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Granda kolonio de P. (a.) albiventer ĉe la Kanalo Beagle, Argentino. Notu nombrajn tutbrunecajn idojn.

Tiu estas kolonia, monogama specio. La kolonioj estas kutime relative malgrandaj, sed kelkaj konsistas el centoj da paroj kaj ofte estas komunaj kun aliaj marbirdoj kiaj la Magelana kormorano, la Ŝtonsalta pingveno kaj la Nigrabrova albatroso.[2][6] La ino demetas ĝis 5 ovojn (sed kutime 2-3) sur nesto farita el algoj kaj herboj, cementitaj kune per koto kaj fekaĵoj.[6] Eloviĝo okazas post ĉirkaŭ kvin semajnoj, kaj la kovado estas farata de ambaŭ gepatroj.[10] Multaj ovoj kaj idoj perdiĝas pro predantoj kiaj la rabmevoj kaj ĥionidoj.[10]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La dieto de tiu specio konsistas el malgrandaj bentaj fiŝoj, krustuloj, poliĥetoj, gastropodoj kaj polpoj.[6] La sudamerikaj populacioj manĝas ĉefe fiŝojn, ĉefe la Argentina anĉovo,[11] dum P. (a) nivalis ĉefe manĝas fiŝojn kaj poliĥetojn.[12] Ĉefa plonĝoprofundo por la sudamerikaj populacioj estas preskaŭ 25 m,[11] dum por P. (a) nivalis estas 5 m kaj maksimume 60 m.[12] Plej manĝo okazas ĉe bordaj regionoj, sed almenaŭ kelkaj populacioj (ekz. la sudamerikaj populacioj) veturas kelkan distancon el la marbordo por fiŝkaptadi.[2]

Statuso[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale tiu specio ne estas konsiderata minacata kaj sekve listita kiel Malplej Zorgiga fare de BirdLife International kaj IUCN.[13] Plej subspecioj estas relative komunaj kun ĉirkaŭkalkulo de po 10.000+ paroj,[2] kun esceptoj de P. (a.) nivalis kiu havus proksimume 1.000 parojn[14] kaj P. (a.) purpurascens kun proksimume 760 paroj (eble iom malpliiĝinta el tiu nombro dum ĵusaj jaroj).[2] Se tiuj estas konsiderataj separataj specioj, estus verŝajne unu – aŭ ambaŭ – kiu meritus minacatan statuson,[15] kaj estas konsiderataj Vundeblaj fare de la Department of Sustainability, Environment, Water, Population and Communities de Aŭstralio.[16][17] Pro ties malgrandaj teritorioj kaj relative malgrandaj populacioj, ili estas tre klinaj al sufero pro poluado kaj klimata ŝanĝo, kaj al hazardaj okazaĵoj kiaj ŝtormoj. Mortoj pro kolizioj kontraŭ radiofostoj estis registritaj ĉe ambaŭ, kaj estas tre komunaj en P. (a.) purpurascens.[16][17] Eventuale ankaŭ enmetitaj predantoj prezentas danĝerajn minacojn, kvankam neniu nune estas en la Herdinsulo[17] kaj katoj estis formortigitaj el la Makvora Insulo, tiele ke restas "nur" la ratoj, kiuj, tamen, estis observataj ĉe nestoj de P. (a.) purpurascens.[16]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La valideco de albiventer estas pridisputata, kaj kelkaj ĵusaj fakuloj konsideras ĝin nur kiel nigravanga morfo de atriceps (sensu stricto).[2][3] Tiu nigravanga tipo loĝas kun la "normala" blankavanga atriceps ĉe kelkaj lokoj de suda ĉeftero de Sudameriko.[3] Ne estas konata kutimara izolmeĥanismo inter ambaŭ kaj okazas hibridiĝo.[4][5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nelson, J. Bryan (2006), Pelicans, Cormorants, and Their Relatives: The Pelecaniformes, Oxford University Press, U.S.A., pp. 489–493, Plate 8, ISBN 978-0-19-857727-0 
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 2,8 2,9 Shirihai, H. (2002). The complete guide to Antarctic Wildlife. Alula Press. ISBN 0-691-11414-5
  3. 3,0 3,1 Jaramillo, A., Burker, P., & Beadle, D. (2003). Birds of Chile. Christopher Helm. ISBN 0-7136-4688-8
  4. Rasmussen, P. C. (1991). Relationship between coastal South American King and Blue-eyed Shags. Condor 93: 825-839.
  5. Siegel-Causey, D. (1986). The courtship behavior and mixed-species pairing of King and Imperial Blue-eyed Shags (Phalacrocorax albiventer and P. atriceps). Wilson Bulletin 98: 571-580.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 Orta, J. (1992). Phalacrocoracidae (Cormorants) in: del Hoyo, J., Elliott, A., & Sargatal, J. eds. (1992). Handbook of the Birds of the World. Vol. 1. Ostrich to Ducks. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-10-5
  7. Clements, J. F. (2007). The Clements Checklist of Birds of the World. 6a eldono. Christopher Helm. ISBN 978-0-7136-8695-1
  8. Marchant, S.; Higgins, P. J. (2002) (pdf), HANZAB species list, Birds Australia, http://www.birdsaustralia.com.au/hanzab/HANZAB_spp_list.pdf, retrieved 2007-10-11 
  9. Dickinson, E. C. eds. (2003). Howard and Moore Complete Checklist of the Birds of the World. 3a eldono. Christopher Helm. ISBN 0-7136-6536-X
  10. 10,0 10,1 Mary, Trewby (2002), Antarctica: an encyclopedia from Abbot Ice Shelf to zooplankton, Auckland, New Zealand: Firefly Books Ltd, p. 38, ISBN 1-55297-590-8 
  11. 11,0 11,1 Punta, G., Yorio P., kaj Herrera, G. (2003). Temporal patterns in the diet and food partitioning in imperial cormorants (Phalacrocorax atriceps) and rock shags (P. magellanicus) breeding at Bahía Bustamante, Argentina. Wilson Bulletin 115(3): 307-315
  12. 12,0 12,1 Green, K., kaj Williams, R. (1997). Biology of the Heard Island Shag Phalacrocorax nivalis. 3. Foraging, Diet and Diving Behaviour. Emu 97: 76-83
  13. IUCN
  14. Department of the Environment, Water, Heritage and the Arts (2009). Heard Island Cormorant. Heard Island & McDonald Island. Alirita 2009-01-21.
  15. IUCN
  16. 16,0 16,1 16,2 Department of the Environment, Water, Heritage and the Arts (2009). Leucocarbo atriceps purpurascens. Species Profile and Threats Database, Department of the Environment, Water, Heritage and the Arts, Canberra. Alirita 2009-01-21.
  17. 17,0 17,1 17,2 Department of the Environment, Water, Heritage and the Arts (2009). Leucocarbo atriceps nivalis. Species Profile and Threats Database, Department of the Environment, Water, Heritage and the Arts, Canberra. Alirita 2009-01-21.
Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj