Imperiestra salonego (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaisersaal, historioza salono en Erfurto.
Iliaj moŝtoj kongresanaj ene de la salonego, septembro 1808.

La Imperiestra salonego (germane: Kaisersaal) estas tradiciriĉa kultur- kaj kongrescentro en la urbokerno de Erfurto.

Historio de la konstruo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ 500 jaroj estis surloke la Reinboth-domo kun privilegio de bierfarado. En 1714 la distristo Johann Georg Sommer el Leipzig transprenis ĝin por konstruigi dancsalonon frekventitan ĉefe de altlernejanoj. Cetere, ĉi tie estis la unua loko en Erfurto, kie oni ludis bilardon.

En 1831 la novkonstruita domo ricevis sian klasicisman fasadon. En 1871 oni aliaranĝis la salonegon kaj faris ĝin koncertejo kaj dancejo. Pro la fondo de la Germana Imperiestra Regno iĝis nomoŝanĝo al Kaisersaal. En 1960 ĝi fariĝis kulturdomo de la kontormaŝinfabriko Optima kaj memorigloko politika.

Pro sekurecaj kialoj la domo devis esti fermita en 1982; kelkajn jarojn poste komenciĝis la unuaj restaŭradoj kiuj intensiviĝis inter 1991 kaj 1994. Tiam oni ankaŭ rekonstruis multajn partojn kaj faris samtempe modernigitan kultur- kaj kongrescentron en historia ĉirkaŭaĵo. Respondecis pri la planado kaj konstruo la duseldorfaj arkitektoj Miksch & partneroj.

La inaŭguro de la restaŭrita kaj plivastigita komplekso okazis en la 15-a de majo 1994 en ĉeesto de Johannes Rau, la tiama ĉefministro de Nordrejn-Vestfalio.

Kongresejo de longa tempo[redakti | redakti fonton]

Tri eventoj estas firme ligitaj al tiu ĉi loko:

Gastoj famekonataj en muza ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Multaj artistoj gastis tie ĉi, ekzemple: Johann Wolfgang von Goethe, Friedrich von Schiller, Niccolò Paganini, Clara SchumannFranz Liszt. En la haloj estis la unua prezentado de la nova versio de la ŝilera dramo Don Karlo. Dum la Kongreso erfurta okazis surloke multaj kulturaj aranĝoj, i.a. kun aktoroj de la Comédie Française (ekz. François-Joseph Talma).

La salonego servis ankaŭ kiel dancejo de la universitato, kiel urba teatro kaj post 1918 eĉ kiel kinejo kaj scenejo por vodevilaĵoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Steffen Raßloff kaj Ulrich Seidel: Der Erfurter Kaisersaal. Erfurt (eldonejo Sutton) 2008, ISBN 978-3-86680-303-9.
  • Rudolf Benl: Woher trägt der Kaisersaal seinen Namen? En: Jahrbuch für Erfurter Geschichte, vol. 2 (2007), p. 97-112, ISBN 978-3-939885-00-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. "In der gesamten Sowjetzone wurde die Sozialdemokratie wider ihren Willen gezwungen, ihre Selbständigkeit aufzugeben. Ein Antrag auf Neuzulassung der Sozialdemokratie in der Ostzone kann unter den gegenwärtigen Umständen kaum gestellt werden. Die SED beherrscht in der Ostzone den gesamten staatlichen und polizeilichen Apparat." (citaĵo el la SPD-Mitteilungsblatt de la 21-a de marto 1947, p. 1; citita laŭ Gerhard Beier: SPD Hessen, Chronik 1945 bis 1988, Bonn 1989, ISBN 3-8012-0146-5, p. 70.