Imperiestraj Forumoj (Romo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Imperiestraj Forumoj)
Imperiestraj Forumoj
arkeologia loko [+]
Koordinatoj41° 53′ 40″ N, 12° 29′ 8″ O (mapo)41.8944444412.48555556Koordinatoj: 41° 53′ 40″ N, 12° 29′ 8″ O (mapo)

Imperiestraj Forumoj (Romo)
Imperiestraj Forumoj (Romo)
DEC
Imperiestraj Forumoj
Imperiestraj Forumoj

Map
Imperiestraj Forumoj
Vikimedia Komunejo:  Forums of Rome [+]
vdr
La mapo montras la centron de Romo en la epoko de la imperiestroj (cezaroj)

La Imperiestraj Forumoj en Romo estas aro de konstruaĵoj ĉirkaŭ placo, kiujn sinsekve konstruis aŭ alikonstruis la romiaj imperiestroj en la urbokerno. Ilia konstruado okazis inter la jaroj -46 kaj 113, sub ordonoj de la imperiestroj Julio Cezaro, Aŭgusto, Vespasiano, Domiciano kaj Trajano. Krom Domiciano, ĉiu el tiuj imperiestroj donis sian nomon al unu el la forumoj.

Al la Imperiestraj Forumoj oni ne kalkulas la Roman Forumon, alinome la malnova foirejo respublika, kies unua instalo datiĝas al la reĝa epoko (4-a jarcento antaŭ nia epoko), kaj kiu dum jarcentoj estis la politika, religia kaj ekonomia centro de la urbo.

Malgraŭ la multaj novaj konstruaĵoj kaj la rekonstruaĵoj de pli malnovaj, kaj malgraŭ la multaj monumentoj, kiuj ĝin ornamas, la Roma Forumo neniam havis unuecan karakteron. Sub Cezaro kaj Aŭgusto la konstruado de la Julia Baziliko kaj la riparado de la Emilia Baziliko, kiuj limis la longajn flankojn de la placo, donis al ĝi tamen certan regulecon.

Laŭ Francisko Azorín Forumo estas Placo en la antikvaj romanaj urboj, kie oni diskutis pri publikaj aferoj, kie oni starigis vendobudojn, promenis, k.c.[1] Kaj li indikas etimologion el latina forum el fora (foiro).[2]

Forumo de Julio Cezaro (-46)[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Cezara Forumo.
La Forumo de Julio Cezaro vidata de nordo

Julio Cezaro decidis konstrui grandan placon je sia nomo. Ĝi estis inaŭgurita en la jaro -46 (probable ĝi ankoraŭ ne estis kompleta, finpretigota de Aŭgusto).

Malsame al la Roma Forumo temis pri unueca projekto: longeca ortangula placo kaj ĉirkaŭe je tri flankoj arkaroj, je la kvara templo, dediĉita al la diino Venera, la generantino, kies praido Julio Cezaro pretendis esti pere de Julo, la praulo de la gento (gens) julia, kiu estis filo de Eneo, siavice filo de diino Venera.

En la mezo de la placo situis statuo de Julio Cezaro sur ĉevalo.

Cezaro per propra mono aĉetis la terenon, sur kiu la nova monumento estis starigota. Krome li igis modifi la tradician sekularan stilon de la Kurio, sidejo de la Senato, kies rekonstruon oni taskis al Cezaro post ties detruo per incendio; li tiel adaptis ĝin al la stilo de la nova forumo, kiu portis lian nomon.

La nova placo reaplikis la modelon de arkaroj konstruitaj ĉirkaŭ temploj, kiun elektis la plej gravaj kaj influaj politikistoj de la lasta jarcento de la Respubliko konstruante en la zono de la Cirko de Flaminio. Ankaŭ la celoj estis la samaj: persona propagando kaj strebo je konsento. Sed nature la proksimeco al la malnova politika centro forte grandigis ĝian efekton.

Forumo de Aŭgusto Cezaro (-2)[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Forumo de Aŭgusto.
La Forumo de Aŭgusto Cezaro vidata de sudo

En la batalo de Filipio en -42 Oktaviano (poste nomita Aŭgusto) kune kun Marko Antonio venkis la murdintojn de Cezaro kaj do venĝis ties morton. Tiam la imperiestro promesis per voto templon al Marso, la venĝulo (latine Mars Ultor). La templo estis efektive inaŭgurita nur 40 jarojn poste, en -2, enmetita en duan monumentan placon, la Forumon de Aŭgusto.

Rilate al la Forumo de Cezaro la nova komplekso situis orte, kaj la templo sin apogis al altega muro, ankoraŭ konservita, kiu dividis la monumenton de la kvartalo Subura kaj protektis ĝin de tieaj incendioj. Krome la arkaroj, kiuj leviĝis laŭ la longaj flankoj, ĉe la norda fino malfermiĝis al ampleksaj kolonejoj (duoncirklaj), destinitaj por ŝirmi la kunsidojn de tribunaloj.

Ankaŭ ĉi-okaze la konstruado de la komplekso servis al propagandaj celoj, kaj ĝia tuta ornamo gloras la novan oran epokon, kiu komenciĝis per la regado de Aŭgusto.

Templo de la Paco aŭ Forumo de Vespasiano (75)[redakti | redakti fonton]

Sub imperiestro Vespasiano estis konstruita plia granda placo, apartigita de la Aŭgusta kaj Cezara Forumoj de Vojo Argileta (latine Argiletum), liganta la Roman Forumon kun kvartalo Subura, kaj pli proksima al monteto Velia (direkte al la Koloseo). Tiu komplekso komence ne estis konsiderata kiel unu el la imperiestraj forumoj, nur en posta epoko, kaj ĝi estas konata kiel Templo de la Paco.

Ankaŭ forme ĝi diferencis: temis pri vasta kvarangulo ĉirkaŭata de arkaroj, en kies malantaŭan estis centre enmetita la templo. Krome, la centra areo ne estis pavimita kiel aliaj placoj, sed aranĝita kiel ĝardeno, kun akvobasenoj kaj sokloj por statuoj, kiuj igis ĝin vera muzeo subĉiela.

La starigo de la monumento okazis por festi la konkeron de Jerusalemo. En unu el la haloj, kiuj malfermiĝis fone de la arkaroj, poste estis metita la Forma Urbis Severiana, urboplano de antikva Romo, desegnita sur marmoraj platoj surmuraj en la epoko de Septimo Severo (komence de la 3-a jarcento). La plano konserviĝis ĝis nun.

Forumo de Nerva (98)[redakti | redakti fonton]

Imperiestro Domiciano decidis unuecigi la ĝistiamajn kompleksojn kaj konstruigis en la neregula areo restinta libera inter la Templo de la Paco kaj la Foroj Cezara kaj Aŭgusta plian monumentan placon, kiu interligis ĉiujn aliajn.

La disponebla spaco, parte okupita de elstaraĵo de unu el la duoncirklaj haloj de la Forumo de Aŭgusto, kaj en kiu devis resti la pasejo de Vojo Argileta, devigis lin redukti la flankajn arkarojn al simpla ornamaĵo de la randaj muroj. La templo dediĉita al diino Minerva (protektanto lia same kiel de la duondio Herkulo) randis al la ekstero de la halo de la Aŭgusta Forumo, dum ke la restanta spaco servis kiel vasta monumenta enirejo (latine Porticus Absidata), iĝonta enirejo al ĉiuj tiuj monumentaj kompleksoj.

La morto de Domiciano pro komploto kaŭzis, ke la komplekso, preskaŭ finita, estis inaŭgurita de lia posteulo Nerva kaj de li alprenis la nomon Forumo de Nerva. Ĝi estas konata ankaŭ kiel Transira Forumo, pro sia funkcio kiel pasejo, kiun ĝi transprenis de Vojo Argileta.

Forumo de Trajano

Forumo de Trajano (112/113)[redakti | redakti fonton]

Eble la projektoj de Domiciano estis eĉ pli ambiciaj, kaj eble jam dum lia regado komenciĝis laboroj por forigo de la montoselo, kiu ligis la Kapitolon kun la Kvirinalo kaj fermis la valon de la forumoj disde la Marsa Kampo, direkte al nuna Placo Venecia, tiel limigante la spacon disponeblan por pliaj monumentaj kompleksoj.

La projekto estis rekomencita kaj kompletigita de la imperiestro Trajano per la konstruo de la Forumo de Trajano, pagita per la konkeraĵo el liaj kampanjoj en Dakio kaj gloranta per siaj ornamaĵoj liajn militajn venkojn. Jam la nuraj prepar-laboroj estis imponaj: La forigo de la montoselo, necesa por krei spacon por la nova komplekso, implicis rekonstruon de la templo de Venera Generantino sur la Forumo de Cezaro, al kies arkaroj estis aldonitaj la spaco de la Arĝenta Baziliko, dum ke la tranĉo tra la deklivoj de Kvirinalo estis kombinita kun la konstruo de la brika komplekso de la Trajanaj Bazaroj.

La foruma placo estis fone fermita de la Ulpia Baziliko (nomita laŭ la familia nomo de Trajano, Ulpius), apud kiu leviĝas la Trajana Kolono. Kiel sur la Forumo de Aŭgusto la arkaroj fone malfermiĝis al vastaj haloj. Kontraŭe al la baziliko monumenta fasado estis fono por kolosa rajda statuo de la imperiestro. La lasta el la forumaj kompleksoj estis ankaŭ la plej granda kaj majesta. Ĝia baziliko estas la plej grandaj el la romaj bazilikoj, kun mezuroj de 180 × 50 metroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 76.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.