Imperiestro Go-Suzaku

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Imperiestro Go-Suzaku (japane: 後朱雀天皇 Go-Suzaku-tennō) n. la 14-an de decembro 1009 – m. la 7-an de februaro 1045, estis la 69-a Imperiestro de Japanio, laŭ la tradicia sukced-ordo. Li regis inter 1034 kaj 1045. Antaŭ entroniĝi lia nomo estis (imina) Imperia Princo Acunaga (敦良親王 Atsunaga-shinnō).