Imperiumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Historio > Romio > Imperiumo < Romia juro < Juro


Imperiumo (latine, imperium "ordonpovo") estis la potenco koncedita de romia ŝtato al armeestroj.

Romia Respubliko[redakti | redakti fonton]

Leĝo de Romia Senato koncedis imperiumon al diktatoro, konsulopretoro. Per imperiumo, armeestro rajtis:

  • voki popolon en armeon.
  • organizi kaj regi tiun armeon
  • aresti civitanojn. Dum milito, imperiumanto decidis je vivo kaj morto, kion simbolis la fasces.
  • fari traktatojn.

La imperiumo ne efikis interne de la kerno de Romo.

Romia imperio[redakti | redakti fonton]

Julio Cezaro akiradis potencojn kaj titolojn. Li estis nomumita en -47 dumviva imperiumisto kaj, en -44, dumviva diktatoro. Tiel li finis la distribuecon de potenco en la romia ŝtato.

Laŭ romia tradicio, reĝoj estis la fremdaj regnestroj aŭ la fiaj tiranoj de romia monarĥio. Oni rumoris, ke, en la tago de lia morto, Cezaro estis nomumota reĝo (rex) de la Senato. Tamen, la komploto, kiu murdis lin, baris tiun eblon.

La posteuloj de Cezaro ne uzis la titolon "reĝo" sed ankaŭ prenis al si la ĉefajn titolojn kaj postenojn. La romia imperiestro estis samtempe la ĉefa imperiumisto (imperator), la ĉefa religiestro (pontifex maximus), la ĉefa senatano (princeps senatus), ĉefa juĝisto kaj ĉefa cenzoro. Tiel la titolo imperator ŝanĝis signifon de "generalo" al "imperiestro", kaj imperium eksignifis imperio

Vidu ankaŭ: diktaturo, Rubikono

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]