Imposto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imposto estas deviga kontribuo de regnanoj al la ĝeneralaj bezonoj de ŝtato aŭ aliskala estaĵo.

Oni kutime distingas :

  • la senperajn impostojn, t.e. la impostoj, kiujn la regnanoj pagas aparte kaj senpere al la administracio (ekz. la terimposto);
  • la perajn impostojn, t.e. la impostoj, kiuj estas enkalkulitaj en varaj prezoj (ekz. la aldonvalora imposto (AVI), la doganimpostoj).

Historio kaj loko de imposto. -- Imposto estas tre malnova aĵo: ĝi ekzistis jam en la greka antikvepoko, kaj plu dum Mezepoko.

Sed ĝis la komenco de la 20-a jarcento imposto reprezentis nur malgrandan parton de la monfontoj de la ŝtatoj. Efektive, la ŝtatoj tiam havis malpli grandajn bezonojn (ili zorgis precipe pri polico, diplomatio...), kaj ili posedis multajn terojn (arbarojn, minejojn...), de kiuj mem ili profitis.

De post la unua mondmilito, la ŝtatoj pli intervenadas en ekonomiaj kaj socialaj aferoj; ili havis pli kaj pli da bezonoj. Tial ili pli kaj pli gravigis imposton inter siaj monfontoj. Hodiaŭ imposto ĝenerale reprezentas grandegan plimulton de la monfontaro de la ŝtatoj.

Rilataj temoj

Ŝablono:LigoElstara