Imran Farooq

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Doktoro Imran FAROOQ (naskiĝis la 14-an de junio 1960; mortis la 16-an de septembro 2010)[1] estis pakistana politikisto kaj fama membro de la movado Muttahida Qaumi (MQM) kaj fondinto de la parlamento de Pakistano.[2]

Murdo[redakti | redakti fonton]

Oni trovis lin murdita ĉe lia ekzila hejmo en norda Londono posttagmeze la 16-an de septembro 2010.[3][4]

La polico diris, ke oni alvokis ilin al Green Lane, Edgware, ĉirkaŭ 17:30 BST (brita somera tempo; 16:30 UTC). Ili trovis viron, poste identigita kiel Farooq, kiu suferis plurajn tranĉilvundojn. Malgraŭ provoj revivigi lin, Farooq estis deklarita morta je 18:37 BST.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]