Imre Égerházi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imre ÉGERHÁZI (e'geha'zi) (1925) en Hajdúhadház (HAJdu'hadhaz') - 2001) hungara pentristo.

Hajdúhadház estis urbo de la hajdukoj kaj Debreceno determinis lian debuton, ja siajn studojn li faris en tiuj ĉi du loĝlokoj, inter tiuj homoj, kiuj per siaj ĉiutagaj laboroj estas partoprenantoj en la vivo de la homaro. Krom sia ĉiutaga laborado, li faris la komencajn paŝojn, por disvolvi ekde sia juneco siajn streĉitajn emon kaj pretecon verki kaj krei, en la libera lernejo belarta de Debreceno, kie li progresis sur vojo elektita de si mem sub direktado kaj vojmontro de la pentro- kaj grafik-artisto József MENYHÁRT (joĵef MENJhart').

Pere de siaj talento kaj eksterordinara diligenteco, celdirekteco kaj pretendemo kontraŭ si mem, li levis sin inter tiujn, kiuj riĉigas per sia art-laboro la belartan vivon de Debreceno. Per sia art-organiza agado samtempe li ligas ĝin al la sangocirkulado de la enlanda arto-vivo. Oni povas diri sen troigo ankaŭ, tiu ĉi art-organiza agado kelkpunkte kunligas la agadon de artistoj de Hajdukio ankaŭ al la arto de proksimaj kaj pli foraj regionoj de Eŭropo. Tiuj ĉi agadoj nature fontas el la puritanaj naturo kaj edukiteco de Imre ÉGERHÁZI. Liaj puritanaj naturo kaj edukiteco portas kun si mem - krom fa pretendo disvalviĝi - ankaŭ Ia pretendon strebi por la komunumo.

La agadon belartan de Imre ÉGERHÁZI karakterizas eble fa varieco de la temo-elektado. Tiujn karakterizajn motivojn ni trovas en liaj temoj, kiuj fariĝas dominantaj pere de tio, ke li reliefigas ilin el ilia ĉiutageco, kreante el ili mondon konatan tiel de ĉiuj. Per la karakterizaj motivoj tiel reliefigitaj li elformis por si proprajn stilon kaj koloraron. La temo, la stilo kaj la koloroj bone alojiĝas en ĉiuj liaj verkoj, estigante specialan artistan mondon. Ankaŭ li kolor-spektro akomodiĝas al tiu ĉi speciala artista mondo. Per moderitaj, vido-trankviligaj koloroj li kreas sian artistan mondon. Lia stilo estas simpligita, sed Ii evitas arbitrajn taŭzajojn. La reliefigo de la karakteraĵoj ĉiam servas densigi la artistan travivaĵon, kapti la esencon...Imre ÉGERHÁZI pentras kaj desegnas, gravuras linoleumon kaj pretigas linotipajoĵn. Liaj formoj en ĉiuj teknikoj estas malekstremaj, en stilizado, en abstraktigo li antaŭeniras ade nur dum tio ne malutilas al ia temo, al la diraĵo. En liaj verkoj tial konserviĝas la speciala karaktero de la objekto, regiono, homo. En formoj, koloroj, strukturoj li efektivigas per specilala sento-ŝargiteco la ritmo-ordon, tiel elformiĝas lia Mara, pura, sinkarakteriza esprimlingvaĵo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

paĝo hungare