Imre Bokor (verkisto)
BOKOR Imre estis hungara verkisto, ĵurnalisto naskiĝinta en Arado la 2-an de septembro 1881 kaj mortinta en Budapeŝto la 19-an de aprilo 1961.
Kariero
Bokor vivis en Pozsony, Munkeno kaj Budapeŝto, redaktis la gazeton Pozsonyi Hírlap. Li estis unu el fondintoj de la Asocio literatura La Fontaine (1920-1951).
verkoj
- Biblia (teatraĵo, Bp., 1903);
- Petőfi otthon (teatraĵo, Bp., 1922);
- Madách Imre (teatraĵo, Bp., 1923);
- Lord Byron (teatraĵo, Bp., 1924);
- Élet és halál után (romano, Bp., 1927);
- Wien Bécs és Ausztria (Bp., 1931);
- München és Bajorország (Bp., 1934)
Fonto
- Magyar Életrajzi Lexikon