Imre Csatskó

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imre Csatskó [ĉaĉkO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csatskó Imre estis hungara juĝisto, advokato, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1839). Lia pseŭdonimo estis Szödi Pál.

Imre Csatskó [1] naskiĝis la 5-an de novembro 1804 en Vác. Li mortis la 23-an de februaro 1874 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Csatskó frekventis universitaton en Pest (urbo). Li komencis sian juristan karieron en 1823. Li ekinstruis en 1828 em jura akademio, krome li havis diversajn jurajn postenojn. En 1848 post la revolucio li ne plu laboris, nur denove post fiasko de la liberecbatalo en 1849, tiam li ricevis diversajn altajn jurajn postenojn, kiel fidelulo de Habsburgoj. Li ofte okupiĝis pri la mortpuno.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Bevezetés a természetjogba és a tiszta általános természeti jog 1839
  • Büntetőjogi elméletek (Teorioj en kriminala juro) 1843
  • Büntetőjog elemei (Elementoj de la kriminala juro) 1850
  • A franczia polgári törvénykezés különösen a birósági szervezet és annak alapelvei 1867

Fontoj[redakti | redakti fonton]